Transition estas markonomo de facilpeza sporta aviadilo, vojveturkapabla aŭtomobilo. Ĝi estas en 2009 dum evoluigo ĉe Terrafugia, eta entrepreno en Woburn (Massachusetts).

Dum kontrolo en 2008

La piŝta motoro estas Rotax 912S, la ŝelo mem estas karbon-fibra. Oni planas la flugkpablon de ĉ. 700 km, rapidon de ĉ. 185 km/h, per benzino. Sur la vojo, ĝi kapablas ĉ. 105 km/h. Ĝi altas 2,1 m, larĝas 2,0 kaj longas 5,7. Dum flugado, la veturilon puŝas malantaŭa helico.

La deteriĝon helpas la antaŭaj aloj kaj la etendigeblaj flugiloj.

Eksteraj ligiloj redakti