Transkomuniko

Transkomuniko estas provo krei teĥnikon, kiu permesus la interkomunikon kun mortintoj uzante elektronikajn aparatojn. Iuj esploristoj uzas sonregistrilojn, radioaparatojn, televidilojn kaj eĉ komputilojn, speciale preparitajn por kapti la signalojn el spirita mondo. Tiu ideo ne estas nova, Edisono kaj Michael Faraday partoprenis tian esploradon kaj penis krei aparatojn por la kontakto kun mortintoj.