Trax estas pure strategia ludo (sen hazardo, sen kaŝita informo) por du ludantoj, inventita de David SMITH el Nov-Zelando en la jaro 1980. Ĝi estas ludata kun aro de identaj kvadrataj kaheloj sur kiuj du malsamkoloraj strioj aliĝas ĉe la apudaj kontraŭaj lateroj. La du ludantoj metas kahelojn apud tiuj, kiuj estas jam luditaj. La celo estas krei aŭ buklon, aŭ taŭgan longan vojon de la propra koloro. Deviga metado de pluraj kaheloj laŭ la reguloj donas al Trax strategian profundon.

Trax
strategia ludo • tabulludo sur krado
Eldondato 1981
vdr

Regularo redakti

Ĉiuj kaheloj samas. Sur unu flanko estas rektaj linioj kiuj konektas kontraŭajn laterojn. Sur la alia flanko estas kurbaj linioj kiuj konektas apudajn laterojn.

La unua ludanto simple metas kahelon en la mezo de la ludareo, elektante la videblan flankon.

En postaj vicoj, ludantoj unu post la alia metas kahelon, elektante la videblan flankon, tiel ke ĝi apudas almenaŭ unu jam metitan kahelon latere. Ĉiuj tuŝantaj lateroj havu samkoloran strion. Se rezulte estas vaka loko kun du lateroj kiuj tuŝas samkolorajn laterojn de metitaj kaheloj, la ĵus metinta ludanto devas ankaŭ meti kahelon tien. (Nur estus unu ebla meto en tia okazo.) La ĵus metinto devas daŭre meti tiajn devigajn kahelojn ĝis ne plu eblas.

Ne estas limo pri la kreskado de la aranĝo, nek pri la kvanto de kaheloj metataj. (Norma kompleto havas 64 kahelojn, kio kutime sufiĉas.)

(Povas okazi ke estas situacio en kiu pli ol du lateroj de vaka loko havas la saman koloron. Tiuokaze, la elektita meto estas ne valida kaj la ludanto devas fari ion alian. Tia situacio maloftegas.)

La vicoj daŭras ĝis unu ludanto gajnas. Estas du metodoj por gajni:

  • Fermi strion por krei buklon. Ekz.:
A
B
C
D
1   
2    
3    
  • Krei longan strion kiu konektas ekstremajn flankojn de la mapo, se estas almenaŭ 8 vicoj de kaheloj inter unu ekstrema flanko kaj la alia. La ekstremoj de la strio mem devas alfronti en malaj direktoj. Ekz.:
A
B
C
D
E
F
G
H
1     
2        
3     

Eldonoj redakti

La originala versio de Trax havas ruĝajn kahelojn kun nigraj kaj blankaj strioj. Iam poste oni ekeldonis nigrajn kahelojn kun ruĝaj kaj blankaj strioj.

Mondĉampiona turniro redakti

Mondĉampiona turniro de Trax ekzistas ekde 1984. D-ro Donald BAILEY el Nov-Zelando estas la nuna mondĉampiono, kaj verkisto de libro pri la strategio de Trax.

En Esperantujo redakti

Trax estis ludata dum KEEU kaj Ago-Semajno en 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti