Malfermi la ĉefan menuon

EnkondukoRedakti

Trièves (Trievo) estas alpa valo kaj situas en sud-orienta Francio, oriente de la montomasivo Vercors, sude de la urbego Grenoble (Grenoblo), je altitudo inter 600 kaj 1400 metroj super la marnivelo.

Ĝiaj naturaj limoj estas : okcidente Vercors, oriente la montomasivo Dévoluy, sude la pasejo Col de la Croix-Haute, norde la rivero Drac kaj la baraĵa lago Monteynard-Avignonet. La valon trapasas la vojego RN 75 kaj la fervojo Grenoble-Gap. Ĝi havas 8.000 loĝantojn. Ĝi posedas gravan naturan heredaĵon, daŭre ne detruitan de moderna vivmaniero.

La historia kaj kultura ĉefurbeto de Trièves estas Mens (loĝantaro nombras 1200).Plej altaj ĉirkaŭaj montoj estas Obiou (2789 m), Grand-Ferrand (2754 m), Grand Veymont (2350 m) kaj Mont-Aiguille (2087 m). La lasta estas konsiderata kiel la lulilo de alpinismo : oni unuafoje surgrimpis ĝin en la jaro 1492.

Trièves ĝuas montaran klimaton, sed iom varmigatan kaj sekigatan de mediteranea influo. Pro tio, pro la altitudo kaj pro la maldensa loĝantaro, ĝi ĝuas belegan naturon kaj enhavas riĉajn plantaron kaj bestaron. Kaj alpinaj, kaj mediteraneaj plantoj kreskas nur malgrandan distancon unu de la alia. Lastatempe, lupoj kaj vulturoj vizitis ĝin.

Agrikulturo (kultivado de cerealoj kaj bredado de bovoj kaj ŝafoj) estas la plej grava ekonomia afero. Kvankam preskaŭ ĉiuj montaraj teritorioj malpleniĝis dum la lastaj jardekoj, Trièves estas sufiĉe fekunda por ĝui relative prosperan agrikulturon. La regiono estas tial mozaiko de kampoj kaj de sovaĝaj lokoj, ne detruitaj de grandskalaj konstruaĵoj.

La valo havas historion de religiaj militoj kaj daŭre estas influata de sia protestanta kulturo. Dum la 15a jarcento, ĝi estis ŝirmejo por la persekutataj protestantoj : pli ol duono de la loĝantaro estis protestanta. Post la gravaj persekutoj de la 17a jarcento, nur kelkaj vilaĝoj ankoraŭ havas gravan protestantan maplimulton kaj protestantan preĝejon.

Nun Trièves provas disvolviĝi pere de ekologiaj projektoj : ekoturismo, bioagrikulturo, ekoentreprenoj, ekzemple la ekocentro kaj eldonejo Terre Vivante (Tero Viva). La regiono estas konsiderata kiel "laborejo de ekologio".

LigojRedakti