Tri Kronoj (ludo)

abstrakta strategia ludo
(Alidirektita el Tri Kronoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tri Kronoj (aŭ originale anglalingve: Three Crowns) estas abstrakta ludo fare de Larry Back, ludebla sur 8x8-ludtabelo. Ĝia unua eldono: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 8 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition. http://www.abstractgamesmagazine.com. Eblas uzi kromajn ludpecojn por 'kronadoj'.

Tri Kronoj (ludo)
Three Crowns
Larry Back
2
8x8
20 - (10 blankaj, 10 nigraj)
Dosiero:TriKronoj1.jpg

Ludpecoj estas je 2 klasoj: kronitaj kaj nekronitaj. Komence ĉiu peco estas nekronita.

Movoj redakti

Blankulo unue ludu kaj de tiam ambaŭ ludantoj alternu siajn vicojn. Se oni ne saltas, vico konsistas movi ludpecon propran, kronita aŭ ne, ĝis apuda fako laŭ iu ajn direkto. Devige estas movi dum vico. Ĉe la dua vico, Blankulo ne rajtas ludi la saman ludpecon movitan dum la unua vico. Ĉe la ceteraj estontaj vicoj ĉiu ludanto povos movi iun ajn el siaj ludpecoj. (Per tiu ĉi regulo oni provas kompensi la avantaĝon de Blankulo kiu ludis unue).

Glitveturilego ('Troika' en la angle origina versio) estas formacio konsistanta el 3 aŭ pli da ludpecoj nekronitaj, kuŝantaj sur la sama rekta linio, jen diagonala, jen orta, ĉiuj apartenantaj al la sama ludanto.

Se nekronita ludpeco iĝas parto de Glitveturilego post movo ĝis apuda fako, tiam tiu ludpeco estu kronita.

Dosiero:TriKronoj2.jpg

Dosiero:TriKronoj3.jpg

Kronadon eblas plenumi jen anstataŭante la nekronitan ludpecon per alia aliforma, jen renversante la ludpecon por ke ĝi montru sian malsaman flankon, jen metante alian kroman ludpecon sur tiun nekronitan, estigante tiel dupecan kolonon.

Movinte, neniam ludanto rajtas havi glitveturilegon sur la ludtabulo.

Duobla Salto redakti

Anstataŭ movi kronitan aŭ nekronitan ludpecon, eblas fari Duoblan Salton super 2 malamikaj ludpecoj. Kronitaj ludpecoj povas salti nur super nekronitaj ludpecoj. Nekronitaj ludpecoj povas salti nur super kronitaj ludpecoj. Saltanta ludpeco moviĝas rekte, laŭ diagonala aŭ orta linio, super apuda malamika ludpeco, finante sian iron sur malplena fako situanta tuj malantaŭ la saltita ludpeco. Saltinte, ludpeco DEVAS salti denove, jen laŭ la sama direkto, jen laŭ alia. Estas malpermesate salti sinsekve pli ol dufojojn. Se unua salto maleblus, duan salton oni malpermesus.

Salti ne estas devige: ludanto kapablanta salti rajtas fari alian movon.

La unua salto de la kronita blanka ludpeco devas esti a5:c5. La dua povas esti c5:e5 aŭ c5:e7. La nigra sur c6 ne estas saltebla ĉar fako c7 estas okupita. Maleblas salto c5:c8 ĉar oni saltus pli ol unu ludpecon. Tria salto e5:g5 estas malpermesata. Oni ne povas salti super la nigra en c4 ĉar kronita ludpeco ne povas salti kronitan ludpecon.

Dosiero:TriKronoj4.jpg

Kiam oni saltas 2 nekronitajn ludpecojn, la dua ludpeco saltita estas kaptita kaj forigita el la ludtabulo.

Dosiero:TriKronoj5.jpg

Dosiero:TriKronoj6.jpg

Kiam oni saltas 2 kronitajn ludpecojn, la dua ludpeco saltita perdos sian kronon.

Dosiero:TriKronoj7.jpg

Dosiero:TriKronoj8.jpg

Se, pro malkronado, iĝos Glitveturilego, anstataŭ perdi ties kronon, ludpeco estu kaptita.

Dosiero:TriKronoj9.jpg

 

 

Se nekronita ludpeco saltinte duoble iĝas parto de Glitveturilego, estu kronita. Samtempe, la dua saltita ludpeco kronita, aŭ estu malkronita aŭ estu kaptita, laŭkaze.

 

 

 

Kronita Glitveturilego estas formacio konsistanta el 3 aŭ pli da kronitaj ludpecoj apartenantaj al la sama ludanto, sur la sama linio diagonala aŭ orta.


Kiel venki? redakti

Venkos tiu, kiu unue kaptos 3 ludpecojn aŭ unue estigos Kronitan Glitveturilegon. (Eblas estigi tion movante, aŭ saltante per kronita ludpeco ĝis fako kie tiu ĉi ludpeco iĝos parto de tia formacio, aŭ movante aŭ saltante per nekronita ludpeco ĝis fako kie tiu ludpeco estu kronita kaj samtempe iĝos parto de Kronita Glitveturilego.

Se pozicio aperas trifoje dum la sama partio, oni deklaras vana la partion.