Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Trippstein estas konata belvidejo supre de Schwarzburg, Germanujo.

Trippstein-belvidejo; antaŭ la kabano videblas la fundamentoj de la dometo de Macheleid

Priskribo

redakti
 
Vido disde Trippstein je Schwarzburg, 1969

Trippstein situas en alteco de 504 metroj sur argilardeza roko permesante ravan vidon de Schwarzburg. Ĝin vole malvole konstruigis la surloka industriisto Georg Heinrich Macheleid kiu tuj antaŭ la posta belvidejo estis konstruinta por si dometon; ĝin li transdonis poste al la princo.[1] Kvankam lia firmao troviĝis en Sitzendorf li loĝis ĉiam en Schwarzburg. Lin oni memoris per tablo muntita ĉe la kabaneto tiea.

La gravecon de tiu ĉi belvedero substrekis i.a. la historiisto Ludwig Friedrich Hesse en 1816.[2]

Jam en la fino de la 18-a jarcento la Schwarza-valo kaj implicite ankaŭ Trippstein modis kaj multaj elstaruloj gastis surloke, ekz. Johann Wolfgang von Goethe, Wilhelm von Humboldt, Arthur Schopenhauer. Kelkaj menciis Trippstein-on en leteroj aŭ rakontoj laŭdantege. Ankaŭ pentristoj kaj gravuristoj porĉiamigis ĝin, ekz. Thiele, Kämmerer kaj Martini.

En niaj tagoj ĝi troviĝas rekte ĉe la Heinrich-Cotta-naturlernpado kiu kondukas ĝis Bad Blankenburg.

Nomoj por Trippstein

redakti

En la ne tro fora vilaĝo Bechstedt troviĝas gastejo nomita Landgasthof und Pension Zum Trippstein. La fervojhaltejo unua post Rottenbach sur la Schwarzatal-fervojlinio en la direkto de Katzhütte nomiĝas Bechstedt-Trippstein.

  1. Wilhelm Slieda: Die Anfänge der Porzellanfabrikation auf dem Thüringerwalde, Jena 1902, S. 37: Außerdem errichtete er auf dem Trippstein ein Häuschen, dessen Fundament daselbst unmittelbar vor der Aussichtshütte noch heute sichtbar ist und in das er zeitweilig seinen Wohnsitz verlegte. Später überliess er dieses dem Fürsten und soll sich unten im Dorf an einer anderen Stelle ein neues Haus gebaut haben.
  2. Rudolstadt und Schwarzburg nebst ihren Umgebungen (=Taschenbuch der Geschichte und Topographie Thüringens, 1), Rudolstadt. Jen liaj vortoj: ... rechts über sich in schwindelnder Höhe des Felsens des Trippsteines, auf dem ohne Zweifel der auserlesenste Standort ist, von wo man die Reize der Umgebung Schwarzburgs auf einen Blick überschauen kann.

Eksteraj ligiloj

redakti