Tulsa Bestoĝardeno

La Tulsa Bestoĝardeno, aŭ en angla oficiale Tulsa Zoo and Living Museum, estas bestoĝardeno de 34 ha kaj vivomuzeo situanta en Tulsa, Oklahomo, Usono. La Tulsa Bestoĝardeno estas posedo de la urbo Tulsa kaj estas parto de la Tulsa Parkodepartamento. La bestoĝardeno estas situanta en la Parko Mohawk, unu el la plej grandaj municipaj parkoj de Usono. La bestoĝardeno havas preskaŭ 2,500 animalojn reprezentantajn 436 speciojn.

La Tulsa Bestoĝardeno estas agnoskata de la "Association of Zoos and Aquariums" kaj de la Usona Asocio de Muzeoj. La zoo estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 5:00 p.m.[1]

Notoj redakti

  1. Tulsa Zoo. Arkivita el la originalo je 2022-11-12. Alirita 2022-11-14.