Tupolev ANT-9 (ruse Туполев АНТ-9) estis soveta pasaĝera aviadilo, uzata en la 1930-aj jaroj.

Evoluigo redakti

Ĝi estiĝis je enlanda bezono de oktobro 1927 pri trafika aviadilo. Tiutempoe flugis ĉe Deruluft - unu antaŭulo de Aeroflot - nur eksterlandaj ĉefe germanaj modeloj. La unuaj planoj estiĝis en decembro de tiu jaro, sub gvido de Aleksandr Arĥangelskij.

La unua prototipo nomiĝis Krilia Sovetov (Крылья советов, esperante: „Flugilo de la sovetoj“) kaj ricevis la francajn motorojn Gnôme-Rhône Titan. Ĝi flugis unuafoje en aprilo de 1929, publike estis prezentita la 1-an de majo 1929 sur la Ruĝa Placo en Moskvo. Poste okazis ŝtataj flugprovoj, kiuj finiĝis en junio.

Oni celis munti en la seriajn modelojn la motorojn M-26, sed post kelkaj ekzempleroj, oni ŝanĝis al usona Wright Whirlwind, ĉar la M-26 ne estis fidebla. Oni produktis el tiu serio 12 ekzemplerojn, el kiuj du ekservis en Deruluft ekde 1933 sur itinero Berlin-Moskvo.

Miĥail Gromov efektivigis per la aviadilo eŭropan rundflugon tra Moskvo-Travemünde-Berlino-Parizo-Romo-Marsejlo-Londono-Parizo-Berlino-Varsovio-Moskvo, kiu daŭris de la 10-a de julio ĝis 8-a de aŭgusto 1929. Dum tio, ĝi kunportis 8 pasaĝerojn sur flugvojo de 9.037 km, en 53 flughoroj kaj averaĝa rapido de 177 km/h.

En septembro de 1930 oni finis la provojn kaj komenciĝis seria produktado kun du sovet-konstruitaj M-17-motoroj, kiuj donis pli grandan rapidon. Oni transprenis la motorujojn de ANT-7, kiu pligrandigis la enverguron per 0,5 m. La oficiala nomumo estis PS-9 (пассажирскй самолёт = pasaĝera aviadilo) kaj oni produktis el ĝi 75. Ĝis komenco de la nazia-soveta milito, la aviadiloj servis ĉefe kiel pasaĝeraj aŭ stabaj aviadiloj en Mez-Azio kaj Kaŭkazo. Oni uzis ilin ĝis 1943 kiel transport- kaj sanitara aviadilo.

Ĝia pluevoluigo estis la kvinmotora Tupolew ANT-14 Pravda, kiu estis konstruita en unu ekzemplero kaj kapablis liveri 36 pasaĝerojn. Ĝi servis ĝis 1941.

Teknikaj informoj redakti

Identigo Datenoj
Konstrujaroj 1928-1933
Konstruktisto): Aleksander Arĥangelski
Enverguro 23,80 m
Longo 16,65 m
Alto 5,0 m
Flugila surfaco 84,0 m²
Malplena maso 3.680 kg
Starta maso 5.690 kg
Motoroj tri stelmotoroj Wright J-5 Whirlwind
Povumo 224 kW/300 ĈP
Maksimuma rapido 205 km/h
Trafika rapido 170-195 km/h
Starta- /surteriĝa vojlongo 280 m/155 m
Flugpinto 4.500 m
Atingopovo 700 km
Skipo/pasaĝero 2/9