La Tupolev Tu-160 (NATO raportnomo: Blackjack) estas Sovetia kaj Rusia strategia bombaviadilo, evoluigita en la Sovetunio fare de la Planburoo Tupolev (OKB–156) en la 1970-aj jaroj. La aviadilo havas ŝanĝeblajn flugilangulojn, ĝi estas supersona. Ĝi ekservis en 1987 nun servas 16 ekz. en Sovetia Aerarmeo. Tu–160 estis lasta strategia bombaviadilo, antaŭ dissolvo de Sovetunio. Pilotoj ofte nomis ĝin Blanka Cigno.

Strategia bombaviadilo Tu–160

Tu-160 estis sovetia respondo al usona bombaviadilo B-1, la unua flugo okazis en 1981, seria produktado komenciĝis en 1984 en Kazanjo. Oni produktis el ĝi 35 ekz. (inkl. 3 prototipojn) anstataŭ la planita 100. La produktado ĉesis en 1992 pro monmanko. Oni planas en 2008–2009 finprodukton de 6 ekzempleroj kaj ekservon en la armeo.