Ulft

vilaĝo en la nederlanda municipo Oude IJsselstreek en la provinco Gelderlando

Ulft estas vilaĝo en la nederlanda municipo Oude IJsselstreek en la provinco Gelderlando. Ĝi estas la plej granda loko de la municipo nove fondita en 2005: Laŭ la stato de januaro 2021 en la vilaĝo vivis 10 440 loĝantoj.[1] Antaŭe ĝi apartenis al la municipo Gendringen. Ulft situas tuj apud la rivero Malnova Iselo.

Kulturcentro De smeltkroes

Krom la samnoma vilaĝo al ĝi apartenas la najbarecoj Oer kaj De Pol. Oer en la nordo havas sian nomon de fer-erco, kiu donis al la loko iomete da industrio. Sur la ejo de la malnova ferejo DRU oni konstruadas muzeon pri fero.

Referencoj redakti