Ulno (unuo)

mezurunuo de longo

La ulno estas antikva mezurunuo de longo, ĝenerale inter 44 kaj 53 centimetroj. La ulno devenas de la osto ulno, kies longo estas proksimume unu ulno.

Egipta ulno redakti

La antikvaj egiptoj uzis la unuon reĝa ulno (meh niswt). Pluraj ulno-mezuriloj estis malkovritaj el antikva Egiptio; iliaj longoj varias inter 523,5 milimetroj kaj 529,2 milimetroj.

Biblia ulno redakti

La antikvaj hebreoj ankaŭ uzis la ulnon. La longo de la ulno variis ĝis la 2-a jarcento K.E., kiam rabenoj difinis la ulnon kiel 6 manlarĝojn (de averaĝa adolta homo); ĉiu manlarĝo egalas kvar fingrolarĝojn, kaj unu fingrolarĝo estas proksimume 2,25 centimetroj; tiel, unu ulno estas proksimume 54 centimetroj.

La rabeno Abrahamo Ĥaim Naeh (hebree אברהם חיים נאה, 1890–1954) difinis la ulnon kiel 48 centimetrojn.[1]:§20 Abrahamo Jeŝaja Karelic (hebree אברהם ישעיהו קרליץ, 1878 – 1953), kontraŭe, asertis ke la ulno egalas 57,6 centimetroj.

Araba ulno redakti

La araba nomo de la ulno estas arabe ذِرَاع, ḏirāʿ, origine difinita kiel la longo ekde la kubuto ĝis la fino de la mezfingro. Pluraj ulnoj estis uzata en la Mezepoka araba mondo, inter 48,25 centimetroj kaj 145,6 centimetroj.

Referencoj redakti

  1. חיים נאה, אברהם. (1943) ספר ספר קונטרס השיעורים (hebree).