Ungomordado (oniĥofagio) estas la demordado de la ungoj de fingroj. La demordado de ungoj de piedfingroj nomiĝas podofagio, la mordado sur la kutikloj aŭ pecetoj da mola histo de la ungoflankoj aū fingropintoj nomiĝas oniĥotilomanio. Ungomordado mem ofte estas sufiĉe sendanĝera okupo. Ekzistas diverstipaj ungomordantoj, iu nur faras tion por forigi ungopeceton, aliulo mordas kompulse kaj senkonscie. Ungomordado ofte estas sekvo de nervozeco, trostreĉo, aŭ simple enuo. Krom la konata imitadokonduto ofte temas pri heredeco.

Demorditaj ungoj