La Liga Federal (Federa Ligo), konata ankaŭ kiel Liga de los Pueblos Libres (Ligo de la Liberaj Popoloj) aŭ Unión de los Pueblos Libres (Unio de la Liberaj Popoloj), estis konfederacio de provincoj aliancitaj ene de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata. Ĝi estis estrita de José Gervasio Artigas, guberniestro de la Orienta Provinco (parto el kiu nuntempe estas la Orienta Respubliko Urugvajo), kiu akceptis la titolon protector de los pueblos libres (Protektanto de la Liberaj Popoloj).

En ruĝa la Liga de los Pueblos Libres en 1815 kiel parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata.

La Ligo estis konstituita de la provincoj Kordobo, Corrientes, Entre Ríos, Orienta, Santa Fe kaj la lokoj de Misiones. Oni konsideru por kompreni la tiaman grandon de tiu ento, ke tiam – inter 1814 kaj 1820 – la teritorio de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata el kiu la aktuala Argentino estas historia pluaĵo[1][2], enhavis malpli ol dek kvar provincoj.

Notoj redakti