Unio de historiaj fervojoj de Svisujo HECH

La Unio de historiaj fervojoj de Svisujo HECH - (fonetike "heĥ") - estas la unio de 52 gravaj historiaj fervojoj aŭ organizaĵoj aŭ asocioj de Svisujo.

Historia vaportrajno en Rigi, Svisujo

Nomoj redakti

  • Unio de historiaj fervojoj de Svisujo HECH - (fonetike "heĥ") estas la nomo en internacia lingvo.
  • Verband Historischer Eisenbahnen Schweiz estas la nomo en germana lingvo.
  • Union des chemins de fer historiques de Suisse estas la nomo en franca lingvo.
  • Unione dei treni storici della Svizzera estas la nomo en itala lingvo.
 
Vaporlokomotivo Emma ŝhinznaĥa "arbolerneja" fervojo (600 mm) Svisujo en aŭtuno 2008

Taskoj de HECH redakti

  • La unio helpas la asociojn de historiaj fervojoj pri la procedoj kun la svisa ŝtato departemento pri trafiko (BAV).
  • La fervojoj bezonas specialajn ŝtatajn konsentojn pri teĥnika sekureco de vagonoj kaj Lokomotivoj.
  • La historia fervojo povas procedi laŭ speciala formo de BAV kaj HECH pri historiaj fervojoj, historiaj vagonoj kaj malnovaj vaporlokomotivoj.
  • La HECH helpas ankaŭ pri la akcidenta asekuro de 100 milionoj da svisaj frankoj.
  • La HECH eldonas specialan sekuran informilon por publikaj uzantoj de historia trajnoj. La publiko ofte ne vidas la danĝerojn.
  • La HECH havas laborgrupon pri sekuraj normoj por publikaj uzantoj de kampa fervojo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti