Union Station (Metroo de Vaŝingtono)

Union Station estas stacio de la metroo de Vaŝingtono. Ĝi estis inter la unuaj stacioj, kiuj ekservis la 27-an de marto 1976. Ĝi estas la plej uzata stacio de la reto; en 2006 ĝi havis 11,9 milionojn da pasaĝeroj.

Union Station
Stacio Union Station
Stacio Union Station
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Usono Usono
Urbo Vaŝingtono
Geografia situo 38° 53′ 54″ N, 77° 0′ 26″ U (mapo)38.898322-77.0070855Koordinatoj: 38° 53′ 54″ N, 77° 0′ 26″ U (mapo)
Union Station (Vaŝingtono)
Union Station (Vaŝingtono)
DEC
Union Station
Union Station
Union Station
Situo de Union Station
Map
Union Station
Ecoj
Tipo subtero
Kajoj 1
Historio
Malfermo 27-a de marto 1976
Administrado kaj utiligado
Trafikanto WMATA
Kodo B03
Linio ruĝaruĝa
Antaŭa stacio Posta stacio
Judiciary Square NoMa – Gallaudet U
vdr

En Union Station trafikas la ruĝa linio. La kajo estas insula (intertraka) kaj havas du en-/elirejojn: unu, centra, iras al strato Massachusetts Avenue kaj al la ĉefa parto de la stacidomo; la alia, je la norda fino, al la 1-a strato nord-orienta (1st Street NE) kaj al la ĉefa ekira stacidoma halo.

Ŝildfosto kun la malnova stacia nomo

La nomparto Station rilatas ne al la metroa stacio, sed al la fervoja stacio Union Station, sub kiu ĝi trovigas. Granda parto de la pasaĝeroj tie ŝangas inter metroo kaj fervojo (kompanioj Amtrak, Virginia Railway Express, MARC Train). Origine la metroa stacio nomiĝis Union Station-Visitor Center (= Unia Stacio – turisma centro), sed la tiea turisma centro devis esti fermita en 1978 pro nesufiĉa intereso. Do oni forprenis ĝian nomon el la nomo de la stacio; ĝi tamen restas sur kelkaj malnovaj ŝildoj.

La 10-an de marto 2016 la distrikta polico detruis tendaron, kie senhejmuloj dormis apud la stacio. Tiuj, kiuj rezistis, perdis siajn malmultajn havaĵojn, inkluzive siajn tendojn.[1]

Referencoj redakti

  1. Union Station Homeless Community Evicted. Arkivita el la originalo je 2016-09-18. Alirita 2016-08-26.

Eksteraj ligiloj redakti