Unitario estas planlingva projekto de Mario Pleyer, pseŭdonimo de la germano Rolf Riehm, publikigita en 1989. La aŭtoro de Unitario estas eks-esperantisto, kiu dum jaroj "agaciĝis" de la nesufiĉa sukceso de Esperanto. Li diras, ke Unitario estas eŭroklono kun vortprovizo bazita en la hispana, sed ankaŭ la influo de Esperanto estas evidenta.

Unitario havas du variaĵojn: la "lingua minimal" Unitario 2001 (publikigita en 1989) kaj la kompletan version Unitario 2002 (ne plene publikigita).

En la dua versio, la lingvoprojekto pliproksimiĝas al Interlingvao. En la nova libro de 1994, Interlingvao estas ankaŭ multe uzata por komparoj. Laŭ la aŭtoro, kun kelkaj malmultaj "korektoj" en la ortografio de la hispana lingvo, oni povas traduki ĉirkaŭ 90% de ajna teksto, kaj "vortaroj de la hispana lingvo estas la plej taŭgaj por traduki tekston al UNITARIO".

Specimenoj redakti

1-Patro Nia

Patro nostra, kveja tuo in hewine estas,
tuja nomino esti sanctificate;
tuja imperio weni;
tuja wolunto ockurius,
como in la hewine tanto sur la terra;
nostra pano kvotidiane al nos-mismos doni hodie;
cay pardoni nos nostros debitoyn,
como tambien numos nostros debitoroyn pardonamas;
nenio nos condutsi in temptatsion,
sed liberi nos delle pecato,


2-La flamo della cutsino estas caliente; la akva in la caserola tambjen estas caliente (la fajro de la fajrujo estas varma, la akvo en la kaserolo ankaŭ estas varma).

Bibliografio redakti

Pleyer, Mario
Unitario : Entwurf einer Universalsprache
Bensheim: Unitario Press, 1989
(214 p.) ISBN 3-9802167-1-3

Pleyer, Mario
Unitario per medio de picturoyn
Bensheim: Unitario Press, 1990
(126 p.) ISBN 3-9802167-5-6

Mario Pleyer:
Unitario 2001 - Kurzgrammatik im Vergleich mit Interlingua und Esperanto
157 p. quasi A5, Unitario Press - Bensheim, 1994,
ISBN 3-9802167-3-X

Eksteraj ligiloj redakti