Universitata reformo (Argentino)

Oni konas kiel Reforma Universitaria de 1918 (universitata reformo de 1918), Reforma Universitaria de Córdoba (universitata reformo de Kordobo), Reforma Universitaria de Argentina (universitata reformo de Argentina), aŭ simple Reforma Universitaria (universitata reformo), la studentan movadon kiu ekis en la Nacia Universitato de Kordobo de Argentino en 1918, estrita de Deodoro Roca kaj de aliaj studentestroj, kiuj poste etendiĝis al la aliaj universitatoj de la lando kaj eĉ al aliaj de la resto de Latinameriko. La Universitata Reformo generis ampleksan tendencon de la studenta aktivuleco, integrita de grupoj de diversaj ideologiaj kampoj, kiuj difiniĝis kiel reformistoj. Inter ties celoj troviĝis la universitata aŭtonomeco, la kunregado, la universitata etendo, la portempeco de la profesoreco kaj la porprofesoraj ekzamenoj.

Studentoj okupas la Universitaton de Kordovo kaj starigas la argentinan flagon (Archivo General de la Nación).

Bibliografio redakti

  • Javier Pablo Hermo y Cecilia Pittelli (2009). «La Reforma Universitaria de Córdoba (Argentina) de 1918». Revista Bicentenario, Universidad de Córdoba. Konsultita la 19an de januaro de 2013.
  • Álvaro Acevedo Tarazona (2011). «A cien años de la reforma de Córdoba, 1918-2018». Historia y Espacio, n.º 36. Konsultita la 19an de januaro de 2013.

Eksteraj ligiloj redakti