Unuiĝintaj Provincoj de Agra kaj Oudh

La Unuiĝintaj Provincoj de Agra kaj Oudh estis provinco de Hindio dum la epoko de la Brita Hindio, kiu ekzistis el 1902 al 1947; kies oficiala nomo estis mallongigita pere de la Leĝo 1935 de la Registaro de Hindio al Unuiĝintaj Provincoj, laŭ kiu la provinco fakte estis komune konata, kaj laŭ kiu ĝi estis ankaŭ provinco de sendependa Barato ĝis 1950. Ĝi korespondis proksimume al la nuntemapa barata ŝtatoj Utar-Pradeŝo kaj Utarakando. El 1856 al 1902, la regiono ekzistis kiel du separataj provincoj, nome Nordokcidentaj Provincoj kaj Oudh. Alahabado iĝis ties ĉefurbo en 1902[1] kaj plue estis ĝis 1920.[2] Laknaŭo ne iĝis ĉefurbo ĝis post 1921[3]

Referencoj redakti

  1. Ashutosh Joshi. (1 Jan 2008) Town Planning Regeneration of Cities. New India Publishing, p. 237. ISBN 8189422820.
  2. Kerry Ward. Networks of Empire: Forced Migration in the Dutch East India Company. Cambridge University Press, p. 340. ISBN 978-0-521-88586-7.
  3. Ashutosh Joshi. (2004) History, Religion and Culture of India, Volume 5. Gyan Publishing House, p. 176. ISBN 8182050642.

Vidu ankaŭ redakti