Unuigita Civitana Fronto

La Unuigita Civitana Fronto (ruse Объединённый Гражданский Фронт) estas rusa civila movado fondita de Garri Kasparov je 2005 kaj estrata de li. Ĝi estas registrita oficiale de Novembro 2006. Ĝi enhavas pli da 50 regionaj dividaĵoj.

Programo redakti

La programo kaj la statuto estas aprobitaj je Februaro 2006.

  1. Starigi konkuradon inter la balotaj programoj kaj principon de eksigeblo kaj de respondeco de la politika potenco.
  2. Garantii egalan amaskomunikilan aliron.
  3. Starigi unumandatan prezidantan balotan sistemon.
  1. Restarigi la ŝtatan federacian sistemon, nune taŭzata.
  2. Superi la gravan diferencon de enspezo inter Moskvo kaj la aliaj regionoj.
  3. Restarigi lokan demokratian memmastradon.
  4. Ebligi demokratian solvadon de la problemoj en la naciaj respublikoj.
  1. Modifi la politikan sistemon, limigante la potencaĵojn de la prezidento.
  2. Malaperigi la nomenklaturan sistemon, kaj la avantaĝojn kaj la privilegiojn, kiuj rezultas.
  3. Malpermesigi leĝe entrudiĝon de la sekurecaj servoj en la socia vivo kaj la ŝtata mastrado.
  4. Starigi leĝpuna respondeco de la publikaj personoj kaj de la ŝtatoficistoj pri kontraŭleĝa riĉigeco.
  • La Ŝtato por la civitanoj, ne la civitanoj por la Ŝtato.
  1. Restitui al la civitanoj la praajn monajn obligaciojn.
  2. Enkonduki sociajn prioritatojn en la ŝata buĝeto.
  3. Lukti kontraŭ la sociaj diskriminacioj.
  4. Forigi la militan servon, starigi profecian armeon, forigi la subprememon de la organoj kiuj estas taksataj aplikigi la leĝojn.
  5. Garantii egalan civitanan aliron al la informoj pri la decidoj de la lokaj kaj ŝtataj organoj de la politika potenco; starigi personan respondecon pri tiuj decidoj.

Eksteraj ligiloj redakti