Urba muzeo de Wasungen

muzeo en Germanio

La Urba muzeo de Wasungen (germane: Stadtmuseum) troviĝas en Wasungen, Untertor nr 1.

La muzeo en iama dama konvento.

Domohistorio redakti

Gastigas la urban muzeon unu el la plej belaj konstruaĵoj de Wasungen: iama konvento por virinoj. Ĝi estis konstruita en 1596 kiel loĝejo por malriĉiĝintaj nobelinoj kaj tiucelen funkciis ĝis 1931.

La renesancstila domo restaŭritis interne en 1994/95 kaj servis ekde tiam kiel urba muzeo. Ĝia antaŭula konstruaĵo estis, kiel defendo- kaj loĝadoturo en la nordokcidenta angulo de la ĉirkaŭfortikaĵo, grava bastiono de la mezepokaj remparoj.

La kolektoj redakti

La nuna domo estas unu el la plej fortimpresaj surloke. La delikate kaj amoplene restaŭritaj kaj parte eĉ en originan staton reiĝintaj ĉambroj pretigas dignan atmosferon por la ekspozicioj de la muzeo.

La daŭra ekspozicio konsistas el kvar partoj, nome:

  • superrigardo urbohistoria (fondo kaj evoluo de la urbo; juĝista povo; urbaj rajtoj, administrado kaj oficejoj; lernejoj; ekleziaĵoj)
  • kulturhistorio (personuloj, gildoj kaj societoj)
  • ekonomia historio
  • historio de la konvento de la damoj

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 167

Eksteraj ligiloj redakti