La Sankta Valo de InkaojUrubamba Valo estas valo en Andoj de Peruo, ĉe la ĉefurbo de la Inkaa Imperio nome Kusko kaj la antikva urbo Maĉupikĉuo. Ĝi situantas en la nuna perua regiono Kusko. En koloniaj dokumentoj ĝi estas aludita kiel "Valo Jukaj". Laŭ ĵusaj priserxadoj ĝi enhavas la kernon de la Inkaa Imperio.[1] La valo ĝenerale estas komprenita kiel enhavante ĉion inter Kalka kaj Lamaj, Pisak, kaj Ollantaytambo. La valo estis formita de la rivero Urubamba, konata ankaŭ kiel rivero Vilkanuta (en ajmara, "sundomo") aŭ Vilkamaju (keĉua). Tiu lasta nomo, en keĉua, ankoraŭ parolata lingua franca de la Inkaa Imperio, signifas sankta rivero. Ĝi estas nutrata de nombraj riveroj kiuj descendas tra apudaj valoj kaj gorĝoj, kaj enhavas nombrajn arkeologiajn restojn kaj vilaĝojn. La valo gravis por la Inkaoj pro ties speciala geografia kaj klimata kvalitoj. Ĝi estis unu el la ĉefaj punktoj de la imperio por elprenado de natura riĉo, kaj unu el ĉefaj areoj por kultivado de maizo en Peruo norde el Pisak. La komencaj Inkaoj povus deveni el Vimpilajo, ĉar ties momioj estis malkovritaj tie.[2] Grandskala maizproduktado ekis ĉirkaŭ 1400 kiel Inkaa urba agrikulturo[3] baze sur variantoj produktitaj en Morajo, ĉu en registara rikolta laboratorio[4] aŭ per semozorgejo de Inkaoj.[5]

La Sankta Valo de Inkaoj, El Valle Sagrado de los Incas
Maĉupikĉuo al Urubamba Valo
Sankta Valo de Inkaoj

Notoj redakti

  1. Bauer, Brian S. kaj L. Alan Covey 2002 “Pocesses of state Formation in the Inca Heartland (Cusco – Peru)” Américan Anthropologist 104(3):846-864.
  2. Covey, R.A. (2003) “A processual study of Inka state formation” Journal of Anthropological Archaeology 22(4)S. 333-357.
  3. Protzen, Jean Pierre. 1993 Inca architecture and construction at Ollantaytambo. Oxford University Press, New York.
  4. Earls, John (1989) Planificación agrícola andina. Bases para un manejo cibernético de sistemas de andenes, Lima : Univ. del Pacífico y COFIDE
  5. Plachetka, Uwe Christian, Pietsch, Stephan.A. (2009) „El centro Vaviloviano en el Perú. Un conjunto socio-ecológico frente a riesgos extremos” Tikpa Pachapaq 1(1) – Huancayo, Peru:9-16