Usona Vegana Societo

La Usona Vegana Societo estas neprofitocela organizo, kiu antaŭenigas veganismon en Usono.

UVS estis fondita de 1960 de H. Jay Dinshah. La dato de la pli frua fondaĵo de la Vegana Societo (en Britio), la 1-an de novembro, estas nun festata ĉiujare kiel Monda Vegana Tago.

H. Jay Dinshah fondis la Usonan Veganan Societon frue en 1960 kaj poste tiun jaron (aŭgusto) edziĝis kun la angla Freya Smith. Freya, kies gepatroj estis aktivaj en La Vegana Societo (de Anglio), kontribuis al la frua kreskado de la Usona Vegana Societo kaj estas prezidanto de la Usona Vegana Societo ĝis hodiaŭ. La Usona Vegana Societo havas sian sidejon en Malaga, Nov-Ĵerzejo, sur terpeco, kiu estas nomata "Suno-Kruco". Dum la vivo de Dinshah, la Usona Vegana Societo karakteriziĝis per veganaj eldonaĵoj kaj disvastigado, ĉiujare veganaj konferencoj, vegana spirita inspiro, provizante al homon sperton pri vegana vivado, veganaj preparaj manifestacioj, konservado de malgranda vegana ĝardeno kaj ampleksa interkonektado. Dinshah servis la Usonan Veganan Societon kiel ĝia prezidanto kaj kiel redaktisto de ĝia publikigo, la revuo Ahimsa (1960-2000).