i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Nenoniel!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 16:54, 17 Maj. 2015 (UTC)

Konginkangas‎Redakti

Saluton, Nenoniel. Mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Konginkangas‎ laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q403316, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 22:11, 15 Nov. 2015 (UTC)

Blazono de RaseborgRedakti

Saluton, Nenoniel. La titolo kaj redakto de tiu artikolo estas konfuzaj. Oni ne certas ĉu temas pri blazono aŭ pri komunumaro. Mi tute konas nek la svedan nek la finnan. Tial mi ne povas helpi. Ĉu vi povas klarigi iom?--kani (diskuto) 22:54, 22 mar. 2021 (UTC)[]

Vi ne respondis. Krome mi devis krei alilingvajn ligilojn kaj aldoni informkesto urbo|regiono-ISO=FI al viaj artikoloj.--kani (diskuto) 19:57, 29 mar. 2021 (UTC)[]
Mi ne komprenas. La blazono estas blazono de komunumo Raseborg (Raasepori). Nenoniel (diskuto) 09:25, 30 mar. 2021 (UTC)[]
Saluton, Nenoniel. Kion vi ne komprenis el la rimarko de kolego Kani?
Ŝajnas al mi, ke Dominik ial misligis nian artikolon al la finna fi: Raaseporin kihlakunta, per d:Q10649801. Sed laŭ mia vortaro finna-germana blazono en la finna lingvo estas "vaakuna". Do, ĉu ni devus ŝanĝi la intervikian ligilon al fi:Raaseporin vaakuna, per d:Q18662616? Se jes, tiam prefere tion riparu lerta resp. sperta uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 16:42, 30 mar. 2021 (UTC)[]

Blazono de Raseborg en finna: https://fi.wikipedia.org/wiki/Raaseporin_vaakuna

Dankon pro via rapida respondo. Mi ĵus korektis la intervikian ligilon, tiel ke en Blazono de Raseborg nun videblas maldekstre malsupre la ligilo al la finna artikolo kun la tiea teksto "Suomi". Krome mi aldonis la bildon de la blazono. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:34, 30 mar. 2021 (UTC)[]
Jes. Mi dankas! Nenoniel (diskuto) 17:50, 30 mar. 2021 (UTC)[]

JyväskyläRedakti

Hej Nenoniel! Bonvolu ne senpripense malfaru redaktojn kiaj ĉi tiu. Se fari tiel, vi refarigas la artikolon pri la lago Ankeriasjärvi tute neligita teksto aŭ "orfa artikolo", kio en vikipedio estas teknika manko. Tiaj mankaj kaj mizeraj artikoloj listiĝas en la problema listo Neligitaj paĝoj. Nun eble la artikolo pri la lago ankoraŭ evitas tiun sorton, ĉar mi ligis la tekston al du artikoloj, al tiu pri Jyväskylä kaj pri Laukaa. Sed se vi malfaros ankaŭ la redakton pri Laukaa, la laga teksto denove estos teknike manka "orfo". Eble diskuteblas, ĉu la artikolo pri la lago Ankeriasjärvi entute bezonatas aŭ ĉu oni povus buĉi ĝin. Sed pro kiu kialo iu povus arogi al si juĝi ke certa artikolo pri geografia objekto en Finnlando farita de alia vikipediano estus "entute negrava, nebezonata kaj forigenda"? Ĉu vi nun komprenas mian agon?

ThomasPusch (diskuto) 16:41, 11 apr. 2021 (UTC)[]

PS: ankoraŭ alia temo: Oni provu singarde meti ruĝajn ligilojn, kaj se meti, sindevigi laŭeble baldaŭ bluigi tiujn ligilojn... Ĉu vi emas krei artikolojn pri la liceo de kaj la universitato de Jyväskylä, aŭ pri la urbestro Timo Koivisto? Se jes, tiam kuraĝe faru. Se ne, tiam pripensindas ĉu eble pli sencas forpreni la ruĝajn internajn ligilojn, ĉar - se daŭre ruĝaj - ili ja estas informaj sakstratoj, kiuj gvidas nenien. Sama pri la teksto blazono de Raseborg: ĉu vi jam scias kiel fari kategoriojn kiel Kategorio:Blazonoj de Finnlando? ThomasPusch (diskuto) 17:54, 11 apr. 2021 (UTC)[]

Mi estas farinta multajn artiklojn pri lagoj de Finnlando. Mi esperas, ke oni rakontus en ĉi tie pago, se li volas, ke mi faras artiklon pri iu en Finnlando situanta lago. Nenoniel (diskuto) 18:43, 21 apr. 2021 (UTC)[]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de ApriloRedakti

Saluton, Nenoniel! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:31, 27 apr. 2021 (UTC)[]

"Viaj" artikolojRedakti

Saluton, Nenoniel. Mi ĵus denove korektis kelkajn el "viaj" artikoloj. Ĉe tio mi rimarkis, ke ĉiam mankis la intervikiaj ligiloj. Kial? Krome ĉe kelkaj el ili la menciitaj areo kaj loĝantaroj ne koincidis kun la rilata finna versio. Kial? --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 13 maj. 2021 (UTC)[]

Can you ask in English? Nenoniel (diskuto) 05:51, 14 maj. 2021 (UTC)[]
Are the texts in the articles good? It is usually translating from Finnish Wikipedia? Is there possible tell in translate article that it is a translation? Nenoniel (diskuto) 05:54, 14 maj. 2021 (UTC)[]

Saluton Nenoniel - Hello! In English: Wikipedia articles shall always be linked to the same articles in other languages. Do like this: Go to the Finnish version of your article in fi.wikipedia.org . Find "Muilla kielillä" at the left, and click below on the link "Muokkaa linkkejä" to wikidata.org . There, add a link to the Esperanto article that you created. - Moldur (diskuto) 06:42, 1 jun. 2021 (UTC)[]

For now, I will make an exception and write the following to you in English. Normally the working language in here is Esperanto, nothing else.

Please note the following minimum requirements for our Wikipedia. An article in Esperanto Wikipedia:

Successful editing - sukcesan redaktadon deziras al vi Moldur (diskuto) 07:05, 1 jun. 2021 (UTC)[]

Artikoloj pri politikistojRedakti

Saluton. Nu, estas multaj mankoj en viaj artikoloj pri finnaj politikistoj. Unue bonvolu klopodi skribi iom pli ol tri frazoj. Due via maniero skribi datojn estas komprenebla, sed ne estas la plej kutima en Esperanto. Vi skribas ekzemple "Li estis ministro pri trafiko 28.8.1990–26.4.1991, ministro pri laboro 26.4.1991–13.4.1995 kaj ministro pri eksteraj rilatoj 19.4.2007–4.4.2008." Tio estas rigardebla konfuze; mi supozas, ke estas pli esperanta diri "Li estis ministro pri trafiko el 28a de Aŭgusto 1990 ĝis 26 de Aprilo 1991," ktp. Mi scias, ke tio estas pli laboriga, sed ankaŭ pli komprenebla kaj pli afabla kun la leganto aŭ kun la korektonto. Dankon.--kani (diskuto) 23:57, 31 maj. 2021 (UTC)[]

Dankon pri konsili skribi pli bonan esperanton. Nenoniel (diskuto) 00:16, 1 jun. 2021 (UTC)[]
Nu, kial vi ne aranĝas tion ekzemple en Jan-Erik Enestam, kiel respekto al la kunlaborantaj vikipediistoj?--kani (diskuto) 12:34, 7 jun. 2021 (UTC)[]
Ekzemple en Spede Pasanenvi nek faris internajn ligilojn, tio estas meti inter krampoj [[]] kelkajn vortojn kiuj aperu blue ("shall always have "interwiki links"") ekzemple politikisto nek metis en la komenco la necesan Informkesto homo inter kurvaj krampoj {{}}. Bonvolu sekvi la normojn anstataŭ krei tiom da artikoloj.--kani (diskuto) 21:37, 7 jun. 2021 (UTC)[]

Pli longeRedakti

Saluton. Bonvolu verki iom pli en artikoloj, ligu al aliaj lingvoj per Aldoni ligilojn en maldekstra marĝeno.--kani (diskuto) 12:16, 15 jun. 2021 (UTC)[]

Konservativa lestadianismoRedakti

Estimata, mi nun profunde reverkis vian artikolon pri Konservativa lestadianismo. Mi konsentas ke la temo estas grava kaj indas havi artikolon. Bedaŭrinde via teksto ne estis akceptebla en tiu formo. Plej gravaj mankoj estis la lingvaj eraroj kaj la manko de fontindikoj. Mi ja ĝojas ke vi deziras kontribui al Vikipedio, sed bedaŭrinde viaj artikoloj ofte necesigas gravan poluradan laboron de aliaj vikipedianoj. Provu verki artikolojn en akceptebla stato kiuj ne bezonas postlaboron de aliaj, kaj vi estos varme bonvena en Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:06, 28 jul. 2021 (UTC)[]

P.S. Vi ofte uzas la vorton "kvite". Kion signifas tio? Eble vi volas diri: "relative", "iomege", "konsiderinde", "nemalmulte", ...? - Moldur (diskuto) 11:21, 28 jul. 2021 (UTC)[]

In English quity. Nenoniel (diskuto) 11:34, 28 jul. 2021 (UTC)[]

Dankon, nun mi komprenas! Bonvolu noti ke en Esperanto oni ne uzas tiun vorton kun tiu signifo. Elektu iun alian esprimon. Dankon! - Moldur (diskuto) 11:41, 28 jul. 2021 (UTC)[]

Legindaj artikolojRedakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:22, 18 aŭg. 2021 (UTC)[]

De kie vi prenis la vorton "kvandrokilometroj"?Redakti

Saluton, Nenoniel. Mi lastatempe kelkfoje legis la vorton "kvandrokilometroj", en artikoloj, kiujn vi kreis. Nun mi havas demandon pri la vorto. El kiu fonto vi prenis ĝin? Mi konas nur la esprimon "kvadrataj kilometroj" (singulare "kvadrata kilometro"), kies simbolo estas km². Ĉu eble temas pri tio? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:37, 1 sep. 2021 (UTC)[]

Pardonon. mi dankas vin pri korektigoj. Nenoniel (diskuto) 08:43, 1 sep. 2021 (UTC)[]

ResumoRedakti

Saluton! Sub la redakta framo vi vidas malplenan malgrandan spacon "Resumo". Se vi kreas artikolon, bonvolu skribi ian resumon, ekzemple urbo aŭ finna aktoro ktp. Tiam en la lastaj ŝanĝoj aperos la resumo kaj ne unua ĉapitro de la artikolo. --Crosstor (diskuto) 03:37, 4 sep. 2021 (UTC)[]

La ideo estas bona, sed artikolo estas longa. Nenoniel (diskuto) 03:50, 4 sep. 2021 (UTC)[]
Ankaŭ longa artikolo havas unuvortan resumon, ekzemple urbo, heroo, arbo ktp. (Ekzemple: Pierre Lescot‎ - arkirtekto; la komputilo notas la resumon - post litero a jam aperas ĉe mi aktoro aŭ arkitekto ktp)--Crosstor (diskuto) 04:59, 4 sep. 2021 (UTC)[]

GratulonRedakti

Gratulon pro kreado de tiom da artikoloj kaj malgratulon pro tiom da fuŝaj artikoloj. Mi diras "fuŝa", ĉar vi tute prifajfas pri la konsiloj kiujn oni havigis al vi fare de diversaj vikipediistoj. Ankaŭ mi konsilis ion la 7an de junio kaj vi ĝis nun prifajfas prie. Vi kredas, ke tajpi unu linion (ĉirkaŭ 200 bitokoj) estas jam kompletigita tasko, dum normala tre malgranda artikolo estas de 1000 bitokoj, malgranda artikolo de 10 000 bitokoj, granda artikolo de 30 000 bitokoj kaj krome estas bonkvalitaj artikoloj de 100 000 bitokoj. Ĉu vi kredas, ke krei tiom multajn artikolojn estas laŭdinda atingo? Mi pretas helpi, do mi ripetas la unuan plej gravan konsilon necesan por aliaj faroj: rigardu malsupre maldekstre de la kreita artikolo kie estas "Aldoni ligilon", klaku tie kaj sekvu la instrukciojn. Se vi ne sukcesas, mi klarigos kiel fari. Mi en iama vivo estis granda pekulo, sekve en tiu ĉi mi devas plenumi grandan punon: korekti la artikolojn de Nenoniel. :-) --kani (diskuto) 11:07, 28 sep. 2021 (UTC)[]

Ve, mi forgesis. Antaŭ fari tiun ligon al alilingvaj artikoloj, ekzemple al la finna, vi devas certigi, ke la titolo de la artikolo estas majuskle. Se temas pri homo, kaj persona nomo kaj familinomo majuskle en komencaj literoj. Tion vi ne ĉiam faris.--kani (diskuto) 11:16, 28 sep. 2021 (UTC)[]

MajusklojRedakti

Saluton. Vi kreis artikolon Kai mykkänen tiel kun minusklo en familinomo. Tion vi faras tro ofte: prifajfi ĉu persona nomo aŭ familinomo ekas minuskle; tial sklavo devas veni por ripari tion. Sed tiuokaze la afero estas alia, ĉar la artikolo Kai Mykkänen jam ekzistis, fakte kreita de vi mem; tial mi konvertis la fuŝe titolitan artikolon en alidirektilo. Se vi volas pligrandigi la jam ekzistintan artikolon, bonvolu fari.--kani (diskuto) 21:37, 4 okt. 2021 (UTC)[]

"la plej rasisma lando en la mondo" !?Redakti

Estimata Nenoniel, ĝis nun mi rigardis vian kontribuadon ĉi tie kun ioma bonvolo - certe pluraj personoj kaj religiaj tendencoj de Finnlando meritas lokon en Vikipedio, eĉ se viaj artikoloj enhavas lingvajn erarojn kaj vi ignoras bonintencajn konsilojn kaj tiel laborigas aliajn vikipedianojn. Sed via ĵusa elpaŝo estas absolute ne tolerebla. La kalumnia atako kontraŭ via najbara lando, "Svedio estas la plej rasisma lando en la mondo", eble estas via persona opinio (aŭ eble nur momenta indigno pro dokumenta filmo de Maja Hagerman pri la Sveda Instituto por Rasbiologio), sed tiaj sennuancaj akuzoj estas neniel akcepteblaj en serioza enciklopedio kia estas Vikipedio. Kritikante ion aŭ iun, vi nepre ĉiam prezentu konkretajn faktojn kaj dokumentu ilin per precizaj fontindikoj. Rememorigu vin pri la Kvin Principoj de Vikipedio (en via lingvo), precipe la dua.

Se vi ne kapablas verki serioze kaj enciklopediece, tiam eble Vikipedio ne estas la loko por vi.

Sincere, Moldur (diskuto) 13:54, 10 okt. 2021 (UTC)[]

Pardonon, mi havas mentalajn problemojn. Mi faros mallongetajn artikolojn, ne pri religio. Nenoniel (diskuto) 19:15, 10 okt. 2021 (UTC)[]
Pardonu, tion mi ne sciis. Vi povas skribi pri religio, se vi volas. Vi povas skribi pri tiuj temoj kiuj vin interesas. Sed vi ne povas insulti aŭ ataki. Se vi kritikas, skribu konkretajn faktojn, kun fontindikoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:23, 11 okt. 2021 (UTC)[]
Okcidenta lestadionismo estas eĉ pli malbona ol konservativa lestadionismo. Okcidentaj lestadianoj de FInnlando uzas vorton kristitty (kristano), kiam ne signifas aliajn plenaĝojn ol okcidentajn lestadionistojn. Nenoniel (diskuto) 12:32, 12 okt. 2021 (UTC)[]

memoru sxercoj pri Pekka kaj Toivonen. Nenoniel (diskuto) 07:26, 12 okt. 2021 (UTC)[]

Kalevi KivistöRedakti

Mi aldonis kelkajn erojn al via artikolo. Vi vizitu ĝin kaj iru al "Vidi historion"/"antaŭa", kie vi vidos la ŝanĝojn. Poste vi lernu el tio. Nepre faru lingvan ligilon (en la maldekstra marĝeno), krome aldonu fontojn referencojn. --Crosstor (diskuto) 07:36, 16 okt. 2021 (UTC)[]

Vi ne respondis, se tio daŭras, vi estos forigita!!! Denove studu mian mesaĝon, se vi ne komprenas ion, demandu ekzemple ĉi tie.--Crosstor (diskuto) 11:51, 17 okt. 2021 (UTC)[]
mi vidis. Dankon. Nenoniel (diskuto) 02:46, 18 okt. 2021 (UTC)[]
Anatataŭ DEFAULTSORT vi uzu vivtempo same inter {{-oj, sed post vivtempo faru |, poste estu la nomo. Vi faru kategorion, ekzemple finnaj aktoroj. --Crosstor (diskuto) 06:48, 18 okt. 2021 (UTC)[]

Por kio mi estas forbarita? Kio estis vandalismo en miaj tekstoj? Nenoniel (diskuto) 11:08, 19 okt. 2021 (UTC)[]

Crosstor, ne estas rajte forbarita finnan uzanton por ĝi, ke li skribas pri areaj ŝteloj de Sovetunio. Nenoniel (diskuto) 11:13, 19 okt. 2021 (UTC)[]

Kiu alia moderatoro volis forbarito por mi? Nenoniel (diskuto) 11:15, 19 okt. 2021 (UTC)[]