pliaj konsideroj

redakti

Gravas atenti pri la specifaj kondutmanieroj en diversaj Vikipedioj. La esperantlingva Vikipedio estas multe malpli strikta ol aliaj.

En la germanlingva Vikipedio bedaŭrinde oni amase forigis artikolojn pri planlingvaj projektoj, kiuj (kiel temo) certe estis interesaj, sed kies artikolo-kvalito estis malbona. La saman sorton trafis artikoloj pri Esperanto-temoj. Por ŝpari al si frustriĝon, tial oni evitu enmeti novajn artikolojn kiuj estas tro mallongaj, kiuj ne enhavas fontoindikojn kaj kiuj ne mencias en la unuaj du frazoj, kial la temo estas notinda kaj serioza.

Aliflanke ekzistas etaj helpiloj, kiuj povas subteni la redaktadon de artikoloj. Por la anglalingva kaj la germanlingva Vikipedioj funkcias t.n. aŭtomata prijuĝilo, kiu atentigas pri fuŝetoj, malbona lingvaĵo kaj aliaj evitindaj elementoj en artikolo. Ĝi ne rekte mem korektas la artikolon, sed donas plibonigoproponojn. La homa redaktanto do mem elektas, kiun konsilon sekvi kaj kiun ne. Por tio la programo kreas Vikipedian kodon, kiun eblas rekte transpreni.

La laboro en alia Vikipedio povas alporti grandan utilon al la Esperanto-Vikipedio. Kiu donas fontoindikon en artikolo, nepre aldonu ĝin al la esperantlingva versio, se tie ĝi mankas. Tio helpas altigi la seriozecon de la esperantlingva Vikipedio

--Kunar 08:29, 21. Okt 2007 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Ziko/Alvoko".