Uzanto:Ĉiuĵaŭde/Memorando/Gramatiko

<!DOCTYPE art SYSTEM "monato.dtd">

<art> <t>La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC</t> <d>Per sia Franclingva verko <c>Les outils grammaticaŭ de l'Espéranto</c> (La gramatikiloj de Esperanto) André Cherpillod liveras al la Franclingva Esperantistaro gramatikan ĉefverkon similan al la famaj PMEG kaj PAG. La aŭtoro elektis kiel ekirbazo kaj aliro al la temo la 236 plej bazajn vortojn, vortetojn, prefiksojn, postfiksoj kaj finaĵojn de Esperanto, do tiujn ilojn, per kiuj oni strukturas siajn pensojn por muldi propoziciojn, frazojn kaj plurelementajn vortojn.</d> Tiujn <c>ilojn</c> por konstrui propoziciojn la aŭtoro klare apartigas de la <c>aĵoj</c> <hs/> do de la vortoj de la ĝeneral-uza vortostoko (</c>vocabulaire d'usage</c>), kiuj laŭ la necesoj de la epoko povas ŝanĝiĝi kaj sekve ne temiĝas en lia libro. La aŭtoro ordigas ĉion rigore laŭ ABC kaj klarigas tre detale la uzon de ĉiu ilo. Ĉe tio li uzas la laŭnorman terminaron de la Franclingva gramatika analizo, aldonante el Esperanto tamen unu Francan neologismon <hs/> <c>subjunction</c> <hs/> ĉar la normala Franca termino <c>conjunction de subordination</c> iom tro longis. <it>Ne-lege</it> Libron ĉi-specan oni ne legas paĝon post paĝo, sekcie laŭ la skemo A, B, C ... , eble kiel oni legus la monde faman krimromanon <c>La ABC-murdoj</c> de specifa Angla Agata. Ne, libron ĉi-specan oni tute ne legas. Oni konsultas ĝin. Se oni fronte tian preskaŭ ducentpaĝan verkon, presitan parte malgrand-tipare, entute konvencie legemas, oni prefere sekvu la konsilon de la aŭtoro mem. Enkonduke li skribas: <c>Kiam oni havas liberan kvaronhoron, malfermu laŭ hazardo tiun ĉi libron kaj legu kelkajn paĝojn. Vi vidos, tio estas profitdona ...</c>. Ĝuste tion la recenzanto faris. Bona komenco fronte al gramatikaj verkoj estas kontroli la eldirojn pri <c>po</c>, <c>ol</c> kaj <c>da</c>. Kial? Kvankam la recenzanto perfekte regas tiujn vortetojn, li ĉiam denove suferas specon de mensa konfuziĝo kaj firme kredas subite ilin ne plu regi. Feliĉas okaze de tia cerba portempa paneo tiu, kiu havas ĉemane la Ĉerpilodan <c>Les outils</c> [prononcu: lezuti' ]. Do antaŭen al la ekzamenado de tiu ĉi Lezutio. <it>Poe kaj ole</it> La sekcio pri <c>po</c> ampleksas tri paĝojn. Ĝi memorigas pri la klarigoj en PMEG, kvankam nun en alia lingvo kaj per alia lingvaĵo. La klarigoj estas perfektaj, nur specifa noto iomete misas. En tiu la aŭtoro atentigas, ke Latinidoj kaj Ĝermanoj ne posedas tian vorton en siaj lingvoj. Nu, la Germana certe estas lingvo sufiĉe Ĝermana kaj jen troviĝas la vorteto <c>je</c>. Ekz. <c>Ich gab den drei Mädchen je drei Küsse</c> <hs/> <c>Mi donis al la tri knabinoj po tri kisojn</c>. Do sume naŭ. Kia diabla fiĝojo tuj esti trovinta eraron ĉe tiom renoma aŭtoro! Evidente recenzantoj nur pagiĝas poe por ĉiu trovita eraro. Cherpillod tute prave emfazas, ke <c>po</c> rilatas nur al nombro aŭ mezuro, ne al la substantivo tuj poste. Pro tio en frazo kiel: <c>Al ĉiu li donis po kvin dolarojn</c>, estus logike uzi la akuzativon <hs/> do, por paroli <c> pomege</c>, la objektan rolfinaĵon <c>-n</c>. Samkiel en PMEG oni avertas pri misuzoj en frazoj kiel <c>kilometrojn xxx horo</c>. Konate, <c>xxx</c> povas esti preskaŭ ĉio sub la suno, nur ja ne <c>po</c>. Po-umante nun sufiĉe, ni iru al <c>ol</c>. Kiel en la antaŭa specimeno de la teksto, ĉieas klaraj klarigoj. La sekcio ampleksas unu paĝon. Iomete surprizas la ekzemplo: <c>Pli bone estas vivi malriĉa, ol se oni riĉiĝas ŝtele</c>. Iel iomete stranga formulo. Ĝisfunde kiel ĉie en tiu ĉi verko, oni ne forgesas mencii la kombinon <c>post ol</c>, formulo tiel ofte videbla kiel la onidira <c>Terura Neĝulo</c> sur la montaj deklivoj de Himalajo. <it>Dae kaj dee</it> Do ek al <c>da</c>, laŭ la aŭtoro prave, prepozicio rilatiganta mezuron al mezurataĵo. En la Franca ekzistas la koncepto <c>da</c> <hs/> aliaj lingvoj konas nur <c>de</c>. Do ne estu malfacile klarigi tion Franclingve. La aŭtoro bezonas por tio unu paĝon kaj duono. La klarigo ĉe la fino de la sekcio estas tamen tre tradicia <hs/> do rilatanta al rozoj en bukedo <hs/> helpe de la imagaj, tute ne voĉitaj, demandoj: <c>Kiom da rozoj?</c> kaj <c>Kia bukedo?</c>. Do laŭŝajne ankaŭ Francoj dae iomete ŝanceliĝas. Evidente, en praktika vivo nur virinoj demandus tiel pri la nombro da rozoj kaj la speco de la bukedo. Viro tuj demandus: <c>Kiom kostas la rozoj?</c>. Tuj post <c>da</c> laŭalfabete sekvas la sekcio <c>de</c> <hs/> kvar paĝoj kaj duono. Uff! Sed aliflanke, PMEG bezonas ses paĝojn. Nia <c>de</c> estas speco de ĥameleono kun pluraj signifoj kaj roloj. Pro tio ĝi sufiĉe ofte ambiguas <hs/> ekz en la frazo: <c>la lingvo de Zamenhof</c> <hs/> ĉu jen la lingvo, kiun Zamenhof scipovas, aŭ ĉu jen la lingvo, kiu devenas de Zamenhof? Pri tiaĵoj detale atentigas la aŭtoro. <it>Nelge</it> </c>Les outils</c> de multaj facetoj similas al PMEG. Temas tamen pri alia aliro <hs/> aliro, ne laŭ gramatikaj strukturoj kaj metodoj enfrazigi, sed baze de la 236 elektitaj vortelementoj alfabete ordigitaj. Tiu enlistigo laŭas unuavide la aldonan indeksan aliron de PMEG. Tamen nur unuavide. Konsultante la indekson de PMEG ekzemple pri <c>de</c>, oni estas kondukata al multaj diverstemaj sekcioj. Irante al la sekcio <c>de</c> en <c>Les outils</c>, oni alteriĝas meze de ĉiuspecaj imageblaj de-aĵoj en unu sama sekcio. Denove kompare, la aŭtoro de PMEG enkondukis sufiĉe simplajn, tamen novajn kaj ne de ĉiuj amatajn gramatikajn terminojn por priskribi la elementojn de propozicio. <c>Les outils</c> uzas la kutiman, eble iomete elitecan, latinbazan lingvaĵon, kiun oni sendube lernas en ĉiu Franca lernejo. Inter la kovriloj troviĝas ankaŭ kelkaj neoficialaj vortetoj <hs/> klare markitaj tiaj. Tamen kial vortoj kiel <c>nelge</c>, <c>fri</c>, <c>sob</c> kaj <c>sor</c> aŭ pseŭdosufiksoj kiel <c>-ik</c> kaj <c>-esk</c> nepre eniris la liston de bazaj gramatikrilataj neŝanĝeblaĵoj de Esperanto, pri tio la aŭtoro ŝuldas al ni klarigon. La elekto verdire estas almenaŭ ekvide iam kaj iam iomete arbitra. Fine estas listo de sciencaj afiksoj kaj post tiu, jen listo de diversfonte kolektitaj interjekcioj kaj onomatopeaĵoj <hs/> alivorte krivortoj kaj sonvortoj. Do nun danke al <c>Les outils</c> ne plu estos malfacile adekvate kluki kiel kokino. <it>Ekstare</it> Ĉiu gramatike interesata Esperantisto havas sur sia bretaro almenaŭ la verkojn UV, PIV, laŭmone NPIV, kaj PAG. Ĉe multaj ekde la Interreta alveno de PMEG la ĥaose organizita PAG orfiĝis, nun nur kolektante polvon kaj araneaĵojn en iu malluma angulo. Same la Interrete konsultebla kaj plene senkosta vortaro REVO, almenaŭ por ĉiutagaj aferoj, duone detronigas PIV-on <hs/> simple pro la pli facila alireblo per komputilo. Se oni entute iam emus forlasi sian komputilan klavaron kaj de mola brakseĝo ekstariĝi por konsulti gramatikregularon libroforman, la ĉi tie priparolata verko certe povus esti la motivdonanto por tia muskolstreĉa fizika ekzerco. Fakte, la recenzanto entuziasmiĝas pri la libro, ĉar fine jen serioze konsiderinda konkuranto por PMEG. Oni povas bone kompari la ambaŭverkajn eldirojn. Cetere, en <c>Les outils</c> oni lernas ne nur multe pri Esperanto, oni lernas ankaŭ multe pri la Franca. Do ĝi ricevos ĉe la recenzanto honorlokon kaj sendube estos ofte uzata. <it>Kroze</it> Evidente, la recenzanto kontrolis ne nur tiujn ĉi malmultajn sekciojn. Krozante tra la paĝoj, li trovis interesan ekzemplon en la sekcio <c>kiom</c>. Jen ĝi: <c>Li estas tiom inteligenta kiel verkisto, kiom stulta kiel financisto</c> <hs/> citaĵo el PAG. Elkalkuli la precizan signifon povus postuli de iu kaj iu leganto eble iomete da cerbumado. Al la recenzanto unuavide klaris nur, ke la skribanto de la frazo ne speciale ŝatas financistojn. Ankaŭ interese, la aŭtoro enklasigas <c>-aŭ</c> kiel finaĵo, do ne kiel parto de la radiko. Tion li faras pli klare ol en PMEG kaj dediĉas mallongan sekcion al ĝi. Menciinde estas, ke la verko estas dimensie ne tre granda kaj ankaŭ ne tre peza. Jen 15 x 21 x 1 cm kaj laŭ la kuireja pesilo jen nur 248 gr, Do ĝi povas tre praktike lokiĝi ĉemane sur la skribotablo. Per la pli ol 1,3-kilograma PIV oni povis ĉiam senpene mortbati iun obstinan gramatike erumantan oponanton el alia skolo. Per <c>Les outils</c> ne plu. Eble nur iomete draŝi <hs/> kaj nur kondiĉe, ke la oponanto ankaŭ sufiĉe bone scipovas la Francan por akcepti ĝiajn eldirojn! Aliflanke, oni ne tro ofte batu iun ajn aŭ ion ajn per tiu ĉi nova Ĉerpilodaĵo, ĉar ŝajnas, ke ĝi estas nur glubroŝurita. Do estas reala danĝero, ke iam la folioj elfalos el la iomete ftizaspekta nur dikpapera dorso. <it>Kvize</it> En Esperantujo ĉiu vere grava verko evidente havu enŝovitan tuj elfalontan paperan slipon kun listo de preseraroj. Ĉe <c>Les outils</c> la afero statas iomete alie. Slipo tuj elfalis, sed ne kun eraroj <hs/> la slipo prezentas mallongan kvizon. Jen 17 demandoj pri ĝusta formulado en Esperanto. La temoj estas apliko de <c>la</c>, akuzativo, transitiveco, ktp. Pri la 17a kvizero la recenzanto iomete hezitas. Jen: <c>La maison est située contre la mairie</c> <hs/> kaj la proponata traduko: <c>La domo estas situita kontraŭ la urbodomo</c>. La frazo entenas du erarojn. Kiujn? <hs/> Hmm. <hs/> <c>estas situita</c> evidente estu <c>situas</c> aŭ <c>lokiĝas</c> aŭ <c>troviĝas</c>. Sed kie, damne, estas la dua eraro? Nu, premio ne menciiĝas, do oni povos supozeble pace plu vivi, ne trovinta la duan eraron. Ho, heŭreka! Trovite! Vere ne pretervideble! Ĉu ankaŭ vi leganto tuj trovos la duan eraron? <it>Sed ni metu ŝercojn flanken kaj iomete serioziĝu. <c>Les outils grammaticaŭ de l'Espéranto</c> estas, kvankam Franclingva, ĉefverko pri la gramatika ilaro de Esperanto kaj definitive bonega gvidilo por ĉiuj komencantoj kaj progresintoj scipovantaj la Francan. Kritikinde estas nur, ke la verko ne publikiĝas numerece taŭge por komputiloj kaj legiloj, kaj, ke la elekto de kelkaj de la kapvortoj estas iugrade arbitra. </it> <aut><mm>Pejno</mm> Simono</aut> <noto>UV Universala Vortaro PIV Plena Ilustrita Vortaro NPIV (nova eldono) Plena Ilustrita Vortaro REVO Reta Vortaro PAG Plena Analiza Gramatiko PMEG Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko</noto>

</art>