Uzanto:Ĉiuĵaŭde/provejo/Vikipedio:Gantopupo

Gantopupo (aŭ gantpupo laŭ PIV, foje ankaŭ nomita ŝtrumpopupo sub la influo de la anglalingva vorto sockpuppet) estas en vikipedio aldona uzantokonto de ensalutinta vikipediisto. En la esperantlingva Vikipedio la fenomeno de gantopupumado ĝis nun ne estas tre vaste konata. Tamen ĝi estas granda problemo en pli grandaj nacilingvaj vikipedioj.

Uzo de gantopupoj povas celi:

  • Ŝajnigi al si aŭ iu subtenon en diskuto, debato aŭ alia kunteksto;
  • Ĉirkaŭiri forbaron kaj eble daŭrigi siajn agojn;
  • Fari vandalismon, diskutigajn redaktojn aŭ aliajn kontraŭregulajn agojn;
  • kaj tiel plu.

Havi alia(j)n uzantokonto(j)n por malbonaj intencoj estas kondamnita. La uzanto kiu uzas gantopupo(j)n estos forbarita (aŭ ekzilita), inkluzive sia(j) konto(j)n.

Tamen, vi povus uzi alternativan uzantokonton sen konsekvenco por la jenaj kialoj:

  • La publikaj komputiloj povas havi malbonintencan programaron kiu ŝtelas pasvortojn. Pro tio, vi povus voli krei alian konton por protekti vian ĉefan konton.
  • La robotoj uzas apartajn kontojn. Tamen, estas necese havi konsenton de la vikio (statuso de roboto).
  • Vi povas havi novan komencon. Vi forlasas vian konton por ĉiam kaj kreas novan ĉefan konton. Tio ofte okazas kiam la uzanto volas restaŭrigi sian reputacion aŭ eviti atakadojn. Tamen, ĉiu sankcio de la forlasita konto devas esti finita. Vi povas lasi ŝablonon pri foresto sur la koncerna uzantopaĝo.
  • Se vi ne memoras vian pasvorton aŭ pensas ke iu havas la pasvorton de via uzantokonto, vi povas krei novan konton. Vi devas ankaŭ atentigi administranton por forbari la konton se necese;
  • kaj tiel plu.

Ni rekomendas ke vi deklaru viajn alternajn uzantokontojn.