Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro
Naviga saltofenestro estas aldonaĵo por Vikipedio. Ĝi montras antaŭrigardon de la paĝo, kiam la sago de la muso estas sur vikipedia ligilo.
Instalado redakti
Vi devas esti ensalutinta, por aktivigi la funkcion por navigaj saltofenestroj, kaj por bone kompreni la klarigon, vi havu viajn vikipediajn mesaĝojn en Esperanto (supre maldekstre alklaku la vortojn "miaj preferoj", en la fenestro "Uzanto-datumoj", sekcio "internaciigo", elektu la lingvon "eo - esperanto"):
Por aktivigo de la navigaj saltofenestroj same supre alklaku la vortojn "miaj preferoj", elektu la fenestron "Aldonaĵoj" - la lastan el entute 10 kartoj. Tie en la dua listo, titolita "evoluitaj aldonaj iloj" marku per hoko la keston dekstre de la vorto "Saltofenestro" (respektive "Spruĉfenestro", tio estis la malnova nomo).
Cimoj redakti
Bonvolu reporti ĉiujn erarojn en projekta diskutopaĝo de la aldonaĵo.