Uzanto:Denaska1/provejo

GIUSEPPE CAPALDO

La gepatroj , Raffaele kaj Filomena Giannalli, posedis la gastejon “Piliero”. Li estis la unuanaskito inter 5 gefiloj. 6-jara, li eniris kolegion kaj frekventis la unuagradan lernejon. Ricevinte la diplomon, li helpis siajn gepatrojn kiel kelnero.

Je 18 jaroj Giuseppe ekamsi knabinon, nomatan Vincenzella (elp. Vinĉencella, karesa ina formo de Vincento), kiu estis lia najbarino; ŝi tamen lin ignoris. Honore al ŝi li verkis la tekston de kanzono, kiun li sendis al organiza Komitato de la solenado de la Madono de Karmelo. Tiu kanzono estis juĝita la unua, kaj por ĝi komponis muzikon majstro Montagna [elp. montanja]. Sed ĉio esstis vana: Vincenzella ne malfermis la fenestron de sia ĉambro por komprenigi, ke ŝi akceptas lian amon. Des pli malbone, lia frato Pasquale [elp- paskŭale]], ankaŭ li kelnero,informis lin, ke li fianĉiĝis al Vincenzella kaj ŝin edzinigos.

Abrupte Giuseppe ĉesis labori enla gastejo de sia familio, ĉar li ne volis resti tie kiel bofrato de Vincenzella, kaj li dungiĝis kiel kelnero ĉe aliaj gastejoj. Unu el ili estis la Turka Kafejo, kies nomo iĝis Kafejo Tripolo en jaro 1911, kiam Italio konkeris Libion. En ĝi estis podio por orkestro.

Iun tagon kelkaj klientoj, aŭdinte la kanzonon Comme facette mammeta (kiel faris vin panjo)", vokis lin kaj demandis la nomon de la aŭtoro, sed ne volis kredi, ke la aŭtoro povas esti simpla kelnero. Tiam Giuseppe Capaldo terenĵetis la pleton, demetis la blankan jakon kaj diris: “Sufiĉe! Ekde ĉi tiu momento mi ne plu estas kelnero”. La mastro insistis, ke li restu: li rifuzis. Giuseppe Capaldo mortis la 26an aŭgusto 1919 pro nefrito, lasante la edzinon Pasqualina [elp. paskŭalina] Gallina kaj du gefilojn.

Iun tagon kelkaj klientoj, aŭdinte la kanzonon Comme facette mammeta", vokis lin kaj demandis la nomon de la aŭtoro, sed ne volis kredi, ke la aŭtoro povas esti simpla kelnero. Tiam Giuseppe Capaldo terenĵetis la pleton, demetis la blankan jakon kaj diris: “Sufiĉe! Ekde ĉi tiu momento mi ne plu estas kelnero”. La mastro insistis, ke li restu: li rifuzis. Giuseppe Capaldo mortis la 26an aŭgusto 1919 pro nefrito, lasante la edzinon Pasqualina [elp. paskŭalina] Gallina kaj du gefilojn.