Uzanto:Enricpineda/provejo

Kafo kaj cigaredo ("Cafè i cigarro" en kataluna lingvo) estas semajna humura radio-programo kiu estas elsendita pere de la interreta radio-stacio Scanner FM, kaj ricevebla per la platformo de podkasto iVoox. Ĝi mem estas difinita kiel "kulture konfuzita magazino".

Historio

redakti

Ĝi naskiĝis en la 2011-a kiel semajna radio-programo ĉe Radio Ateneu del Clot, loka radio-stacio en Barcelono. Alex Santalo, David Guerra kaj Juli Gandara konsistigis la unuan teamon. Kvankam la unuaj programoj ne havis firmigitan strukturon, certa nombro da sekcioj kutime aperis.

La programo estas prezentita kaj direktita de David Guerra, Alex Santalo kaj Amadeu Brugues. Dum la unuaj sezonoj Juli Gandara ankaŭ aperis.

Strukturo

redakti

La programoj kutime havas konstantan strukturon, dividita en diversaj sekcioj:

  • "Lu d'aquí" (Tiuj de tie ĉi): novaĵoj de Katalunio
  • "Lu d'allà" (Tiuj de tie): novaĵoj de Hispanio
  • "Lu de més enllà" (Tiuj de tie for): internaciaj novaĵoj
  • "Coses de llestos" (Aferoj de sciuloj): kulturaj novaĵoj
  • "Deports" (Sportoj): novaĵoj de sportoj.

Vidu pli

redakti