Uzanto:Gilbert Ndihokubwayo/provejo

LA AKVOJ DE LA LAGO TANGANJIKA KAŬZAS MULTAJN DAMAĜOJN redakti

La akvoj de la lago "'Tanganjiko"' altiĝas, la nivelo de la lago leviĝas subite. Multaj loĝejoj trovitaj ĉe la marbordo de la lago estas minacataj. Sociekonomiaj infrastrukturoj estas inunditaj. La loĝantoj provas kiel eble plej bone malrapidigi la akvojn sed vane.

La akvoj de la lago kaŭzas multajn domaĝojn. Konstruaĵoj estas inonde akvumitaj redakti

Kinindo kaj Kajaga estas du el la kvartaloj trovitaj ĉe la marbordo de la lago Tanganjiko. En la tuŝitaj kvartaroj homoj estas devigitaj forlasi siajn hejmojn por fuĝi aliloken. Loĝejoj proksime al la marbordo estas parte inunditaj. La ĉeesto de verdaj algoj estas indikilo, ke la akvo ekzistas de longa tempo.

La lago "'Tanganjiko"' daŭre konkeras sian teritorion. En Kibenga aŭ Kinindo Orienta, ĝi ŝajne estis bufra zono. Hidrofilaj plantoj kiel papiruso, kiuj kreskas tie, estas nedubebla signo ke la loka estis paŝta areo por akvaj bestoj kiel hipopotamoj. Ĝi estas marĉa areo, kie la loĝantoj investis kaj starigis konstruaĵojn taŭgajn por malsekregionoj. Bedaŭrinde, nenio ŝajnas haltigi la leviĝantajn akvojn de la lago.

La libertempaj plaĝoj fermiĝas unu post la alia. Ili senhelpe atestas la progresadon de la akvoj, kiuj okupas la spacojn antaŭe rezervitajn por libertempo kaj malstreĉiĝo. Ĉe la nomita "'Cercle nautique"' de "'Buĵumburo"', bona parto de la strando estis inundita. Iuj konstruaĵoj estas sub akvo, aliaj estis detruitaj de la ondoj.

La altiĝantaj akvoj de la lago ne ŝparas sociekonomiajn infrastrukturojn. Vojoj, butikoj, la haveno Buĵumburo, ktp.

La haveno Buĵumburo estas minacata. Se nenio estos farita, la konstruaĵoj tuj estos tute inunditaj post nelonge. La nivelo de la lago estas tre alta ĉe la nivelo de la malŝarĝo de boatoj. La Lago "'Tanganjiko"' atakas la havenon "'Buĵumburo"' sur ĉiuj frontoj. Ĝi atakas ĉi tiun gravan ekonomian infrastrukturon, kiu estas en danĝero fermiĝi. Se ĉi tiu scenaro estos konfirmita, la laga transporto malaperos. La boatoj ne plu povos albordiĝi. La importado kaj eksportado de varoj tra la lago Tanganjiko estos ĉesigitaj.

Laŭ fakuloj, la fenomeno de leviĝo de la akvoj originas el klimata ŝanĝo karakterizata de alta pluvokvanto. Pluvegoj ligitaj al klimata ŝanĝo kaŭzas grundan erozion. La alta pluvokvanto favoras la inundojn de la alfluantoj de la lago "'Tanganjiko"'. Aliaj elvokas la eliron de la Lukuga, la sola elirejo de la lago "'Tanganjiko"', kiu estus blokita. La dragado de la Lukuga ne estas farita dum jaroj.