Traktato de la Jarcento

"Traktato de la Jarcento"[1] estas plano de Donald Trump por paco en Mezoriento.

Mapo

La plano estis publikigita la 28an de januaro 2020.

La plano deklaras tion

  • Israelo aneksos Jordanan Valon kaj israelajn setlejojn en Cisjordanio
  • Israelo haltigos la konstruadon de novaj setlejoj en la palestinaj teritorioj dum kvar jaroj
  • Jerusalemo estas nedividebla
  • Usono investos $ 50-miliardojn en projektoj pri infrastrukturo kaj komerco
  • Deklaro de ŝtato de Palestino (duŝtata solvo)

Kronologio redakti

La 28-an de januaro 2020 la usona prezidanto Donald Trump akompane de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu malkaŝis sian pacplanon por la regiono. Ili proponis starigon de palestina ŝtato kun limigata suvereneco, duobligon de la areo nuntempe loĝata de la palestinanoj kaj anekson al Israelo de triono de la disputata Cisjordanio. Jerusalemo daŭre estos la ĉefurbo de Israelo, kaj ĝia orienta parto estos la palestina ĉefurbo, kaj Usono havos ambasadorejojn en ambaŭ partoj. Inter Gaza-urbo kaj Cisjordanio navedos rapida trajno. Akcepton de la plano sekvos ekstera investado je 50 miliardoj da dolaroj, miliono da laborpostenoj kreotaj por palestinanoj dum jardeko kaj duobligota aŭ triobligota malneta enlanda produkto de la Palestina ŝtato La plano sekvas preskaŭ tri jarojn de intertraktado inter usonaj kaj israelaj oficialuloj, estritaj de la bofilo de Trump, Jared Kushner, kiu delonge havas proksimajn rilatojn kun Netanjahu kaj Israelo.

Palestinanoj, ne inkluzivigitaj je preparado de la plano, tuj rifuzis ĝin. «Jerusalemo ne estas vendota. Ĉiuj niaj rajtoj ne estas vendeblaj, nek trakteblaj. Kaj via ofero, la konspiro, ne estos akceptata», diris la palestina prezidanto Maĥmud Abbas.

Egiptio esprimis ŝaton pri la daŭraj klopodoj de Usono realigi justan kaj ampleksan pacsolvon al la palestina problemo. La jordania ministro pri eksteraj aferoj Ayman Safadi diris ke: «Jordanio subtenas ĉiun veran klopodon celantan atingi justan kaj ampleksan pacon, kiun la loĝantaro akceptos».

Ĉeestis en la Blanka Domo la ambasadoroj de Barejno, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. «Kia plezuro estas, vidi vin ĉi tie», diris Netanjahu. «Kaj kian signon tio aŭguras por la nuntempo». Sauda Arabio elsendis komunikaĵon en kiu oni legas: «Je la [usona] anonco, la reĝlando ripetas sian subtenon al ĉiuj klopodoj celantaj atingi justan kaj ampleksan solvon al la palestina afero». La reĝlando estimas «la klopodojn de la registaro de prezidanto Trump disvolvigi ampleksan pacplanon inter la palestina kaj israela flankoj».

La sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj Ahmed Aboul Gheit diris, ke post unua legado de la plano, ĝi montras grandan malŝparon de la leĝigitaj rajtoj de la palestinanoj, sed ke la organizaĵo estas atente studanta ĝin, kaj ke ĝi estas malferma al ĉiu serioza klopodo atingi pacon.

La franca ministerio pri eksteraj aferoj diris ke li atente pririgardas la proponon, ripetinte ke nepras du-ŝtata solvo.

La 1-an de februaro ĉe aparta pintkunveno de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en Kairo la prezidanto de la Palestina aŭtoritato Maĥmud Abbas, akre kritikinte la pacplanon prezentitan de Israelo kaj Usono pasintmardon, anoncis ke li rompos ĉiujn rilatojn kun ĉi-lastaj, inkluzive de tiuj rilatantaj al sekureco.

La arabaj ministroj pri eksteraj aferoj aplaŭdis la ardan alparoladon de Abbas denunciantan la planon de Trump, kies «oferon de la jarcento» li «neniam akceptos». Krome, li diris ke li neniam akceptos Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo. «Jerusalemo, li diris, estas nia ĉefurbo».

Abbas faris pluajn plendojn kontraŭ la pacplanon, kiu donus al la palestinanoj «pecon de svisa fromaĝo», «nur 22 elcentojn de la historia Palestino» kaj «nenian suverenecon, ĉu tere, ĉu mare, ĉu aere».

La arabaj ministroj kritikis la pacplanon, sed faris nenion konkretan por kontraŭi ĝin, kvankam ili promesis subteni la palestinan flankon.

La estro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, Ahmed Aboul Gheit, diris ke ĉi tiu «ŝanĝo je la usona sinteno rilate la palestinanojn» kaj ties «malakcepto de historiaj rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj» koncerne la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj «ne helpas la klopodojn pri paco». La pacplano «ne respondas al la bazaj postuloj de la palestinanoj» kaj «semas la grenojn de pluaj cent jaroj de konflikto».

Tamen la egipta politika sociologo Said Sadek klarigis ke kvankam la arabaj ministroj pri eksteraj aferoj parole subtenis la palestinanojn, la plimulto da arabaj ŝtatoj «tro okupiĝas pri siaj propraj problemoj kaj interesoj por fari ion pli ol tion». «La arabaj landoj, li diris, ne plu deziras militi nome de la palestinanoj, malsame kiel en 1948, 1967 kaj 1973». «La araboj malmulte reagis» al la pacplano de Trump en la stratoj de plimulte da ĉefurboj, kaj estis «malmulta aŭ eĉ nenia reago je la vendredaj preĝoj ĉe moskeoj tra la regiono», li aldonis.

Notoj redakti