Vikipediisto:Kunar > kvalito


En diskutoj pri la kvalito de la Esperanto-Vikipedio, multaj homoj ŝajne ne scias, kiaj kvalito-kriterioj ekzistas kaj kiel mezuri ilin. La sekva superrigardo ne nepre estas kompleta, sed montras kelkajn metodojn. Sekvas rimarkoj pri tio, kiel trompi (kaj kial ne). Tria parto estas argumentoj kontraŭ (multa) uzado de robotoj.

detalaj statistikoj redakti

  • La tabeloj pri la Esperanto-Vikipedio montras kelkajn detalajn ciferojn, i.a. pri robota aktiveco, kaj atentigas aparte pri:
    • artikoloj, kiuj entenas almenaŭ unu enan ligon
    • artikoloj, kiuj entenas almenaŭ unu enan ligon kaj 200 karaktrojn da legebla teksto, ne kunkalkulante viki- kaj HTML-kodojn, kaŝitajn ligojn ktp.; titoloj ankaŭ ne enkalkuliĝas
    • averaĝa nombro da revizioj je artikolo
    • averaĝa artikolgrandeco en bajtoj (bitokoj)
    • procento da artikoloj pli grandaj ol 0.5 Kb da legebla teksto
    • procento da artikoloj pli grandaj ol 2 Kb da legebla teksto

El tio sekvas, ke artikolo estu pli granda ol du kilobajtoj (2.048 bitokoj; sen aldonaj kodoj, kaŝitaj partoj ktp.) kaj enhavu minimume unu enan ligon.

  • Kelkaj nur kunnombras artikolojn, kiuj jam almenaŭ unufoje estis prilaboritaj. Oni simple supozas, ke eĉ la plej bona unua versio ankoraŭ povas iomete ŝanĝiĝi / pliboniĝi / aktualiĝi.
  • Alternativa metodo, kompari la grandecon de la Vikipedioj, estas mezuri ilin laŭ la nombro de enaj ligoj. Plia metodo estas nombri la redaktojn aŭ la redaktojn je artikolo.
  • La anglalingva listo de Vikipedioj donas atentindan indikon pri la profundeco (depth), kiun la esperantlingva versio ne enhavas. Profundeco kalkuliĝas kiel (redaktoj/artikoloj × ne-artikoloj/artikoloj) × (1 − ĝermo-elcentaĵo). Alta profundeco estas bona. Eblas facile kompari la Vikipedion en diversaj lingvoj rilate al tio.
  • La grafikaĵoj montras la kreskon de la diversaj Vikipedioj. Rapida kresko je kelkaj tempopunktoj estas suspektinda kaj indikas intensan uzadon de robotoj. Tia aktiveco konstante restas en la grafikaĵo. Plej pensige, la negativa impreso ne foriras, eĉ se iu homo poste prilaboras la artikolojn.

kvalito de artikoloj redakti

  • Kiom multaj artikoloj estas legindaj aŭ eĉ elstaraj? Ĉu tiuj artikoloj estas tiaj kompletaj kaj altkvalitaj kiaj la samaj artikoloj en aliaj lingvoj?
  • Se oni klakas dekfoje al "hazarda paĝo", kiom ofte oni vidas ĝermon aŭ artikolon, kiu estas la rezulto de nura robota laboro? Ĉu la lingvaĵo de tiuj artikoloj estas bona aŭ plena je eraroj?
  • Artikoloj el la listo de mejlŝtono-artikoloj kutime ricevas pli altan atenton, eĉ se ili - laŭ la temo - estas relative malgravaj. Ĉu ili estas daŭre ĝermoj aŭ legindaj aŭ eĉ elstaraj? Ĉu la tempaj diferencoj de la mejlŝtonoj estas konstantaj kaj kompreneblaj? Se du mejlŝtonoj estas atingitaj ene de kelkaj tagoj, tio indikas aŭtomatan kreadon de artikoloj sen homa redaktado. Se du sinsekvaj artikoloj estas pri simila temo (urboj en la sama lando), tio same estas indiko por forta robota aktiveco.
  • Kiom multaj artikoloj troviĝas en la ĝermo-kategorioj? Kiom multaj artikoloj sen tiu etikedo estas tiom malgrandaj aŭ malkompletaj, ke ili meritus ĝin?

gravaj artikoloj redakti

Ekzistas listo de havendaj artikoloj. Kiom kompleta ĝi estas? Kiom multaj artikoloj el tiu listo estas legindaj aŭ elstaraj? Kiom multaj artikoloj el tiu listo estas nur ĝermoj, malkompletaj, prilaborindaj aŭ ne enhavas fontindikojn?

La sama listo haveblas por aliaj lingvoj, ekzemple en la germana kaj en la angla. La listo ŝanĝiĝas kaj indas atenti, ĉu sur la listoj en aliaj lingvoj aperas artikoloj, kiuj ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto. Krome per la aliaj listoj eblas kompari, kiom bona la Esperanto-Vikipedio estas.

La listo de Vikipedioj laŭ la havendaj artikoloj donas rangon al la diverslingvaj versioj ne nur laŭ la kompleteco, sed ankaŭ laŭ la longeco de la artikoloj. Bedaŭrinde oni nur kunnombras artikolojn, al kiuj oni ligas el la anglalingvaj artikoloj el la listo de havendaj artikoloj. Ĉar mankantajn ligojn eblas aldoni tuj, tamen tiu malavantaĝo facile korekteblas. Tial tiu mezurado per kvanto kaj longeco de gravaj artikoloj promesas certan fidindecon.

Unu ĝenerala kritiko pri manko de seriozeco en la Vikipedio konsistas en tio, ke ekzistas amaso da artikoloj pri populara kulturo, sed malpli multaj pri scienco. Ekzemple la artikololisto de personoj, kiuj ricevis la t.n. Oscar-premion, estas relative kompleta, dum mankas ankoraŭ multaj artikoloj pri ricevintoj de la Nobel-premio.

Kiel trompi? redakti

Homojn ĉiam tentas la ideo, per kelkaj ruzaj trukoj ŝajnigi la Vikipedion pli granda ol ĝi efektive estas. Tamen trompado pli malfacilas, ol oni unue pensas, ĉar se oni falsigas unu statistikon, tiam tio tamen rimarkeblas, se oni ne fuŝas ankaŭ la aliajn ciferojn.

Kompreneble oni ne kreu manlibron pri trompado. Sed malkaŝo de la plej simplaj trompoj helpas, trovi tiujn. Espereble tio ankaŭ montras, kial trompado ne indas: Bonaj trompoj estas preskaŭ same laborintensaj kiel vera laboro.

  • Roboto kreas artikolojn. Tio estas la plej baza truko. Oni volas pligrandigi la nombron de la artikoloj per amasa kreado tra robotoj, kiuj ofte aŭtomate kaj transprenas tabelojn kaj teksterojn el Vikipedioj en aliaj lingvoj. La kromefikoj, kiuj facile malkaŝas tiun trukon, estas:
    • La Vikipedio subite suferas je malalta profundeco. Do alia grava kvalito perdiĝas.
    • Se oni klakas al hazarda artikolo, oni trovas tiajn artikolojn amase.
    • La statistiko pri la robota aktiveco montras la robotan laboron.
    • La grafikaĵoj montras subitan kreskon.
    • Pro la ligoj al artikoloj en aliaj lingvoj, homoj el aliaj Vikipedioj baldaŭ malkaŝos tion kaj plendos.
  • Robotoj kreas diskuto-kontribuojn por altigi la profundecon. Tiu sekva truko por eviti malaltan profundecon forigas nur unu kromefikon.
    • Tamen restas en la statistikoj videbla la alta robota aktiveco.
  • Multaj robotoj kreas konstante malmultajn artikolojn tage kaj po iom "diskutas". Tiel la robotoj eble ne ne aperas en la listo de la plej aktivaj robotoj. La grafikaĵoj ne aspektas fuŝitaj. La profundeco ne nepre suferas.
    • Ju pli multaj robotoj laboras, des pli verŝajne oni malkaŝas unu el ili. Malkaŝita roboto ne plu estas sekrete uzebla.
    • Se la administrantoj ne ĝenerale permesas robotojn al iu kontribuanto, sed decidas pri ĉiu unuopa roboto, tiam ili povas simple nei al tiu uzanto la uzon de plia roboto (dekomence aŭ post malkaŝo de robota trompado).
  • Multaj robotoj faras etajn, sensignifajn redaktojn. Tiel kreskas la nombro de redaktoj.
    • Aŭ la robotoj laboras ĉie - tiam oni baldaŭ malkaŝos ilin.
    • Aŭ la robotoj laboras nur en certaj artikoloj. Tiam la homoj, kiuj interesiĝas pri tiuj artikoloj, malkaŝos ilin. Krome tiuj artikoloj eniros la statistikojn kiel la "plej redaktitaj artikoloj", kio donas al ili apartan atenton.
  • Homo aŭ roboto enmetas trivialajn ligojn al multaj artikoloj. Tiel kreskas la nombro de enaj ligoj.
    • La artikolo-kvalito tamen malaltiĝas, se la ligoj ne kontribuas al la temo. Tial aliaj redaktantoj elĵetos tiujn ligojn denove.
    • Homo, kiu altiras atenton pro amasa kaj sensenca metado de ligoj (kiu montriĝas en la statistiko pri uzanto-aktiveco), baldaŭ ricevos seriozajn problemojn.
    • Robotojn oni eĉ pli frue malkaŝos, ĉar ili metas la ligojn eĉ pli malinteligente.
  • Homo aŭ roboto forigas la ĝermo-etikedon el artikoloj. Tiel ŝrumpas la listo de ĝermoj.
    • La averaĝa grandeco de la artikoloj tamen restos sama.
    • La procentaĵo de artikoloj, kiuj enhavas pli ol 0,5 KB aŭ 2 KB, restos sama.
    • Eĉ male, aliaj kontribuantoj nun malpli bone trovas ĝermojn kaj plendos pri tio.
  • Homo aŭ roboto kreas ĝermojn por havendaj artikoloj, kiuj ankoraŭ mankas. Tiel la listo de havendaj artikoloj aspektas kompleta.
    • Facila kontrolado de novaj artikoloj tamen malkaŝos tiujn ĝermojn. Havendaj artikoloj ricevas pli multan atenton ol aliaj.
    • Iam aperos aŭtomataj ligoj al tiuj ĝermoj en aliaj Vikipedioj. Uzantoj el tiuj Vikipedioj rapide komprenos la trukon kaj plendos pri tiuj ĝermoj.

problemoj pri robotoj redakti

  • Robotoj forŝtelas entuziasmon. Rigardante al la uzantopaĝoj (precipe en la germanlingva Vikipedio), konstateblas tre interesa fenomeno: Eĉ la plej sobraj kontribuantoj fieras pri tio, ke ili kreis certan artikolon. La uzantopaĝojn ornamas listoj da tiaj artikoloj. Se roboto kreas komencan version, tiu psikologia elemento estas neglektita. Estas multe malpli sprite por multaj homoj, korekti kaj plibonigi ion ol krei ĝin tute nove - eĉ se la enhavo de la artikolo poste estas la sama. "Esti la unua" havas specialan brilon, kiu motivigas la homojn al agoj, kiujn ili kutime ne farus. Ĝuste tio bezonatas en projekto, kiu dependas de volontuloj. Kiu kreas la unuan version sen verki akcepteblan artikolon, rabas la gloron, sed lasas la laboron. Evidente tiu kritikpunkto ankaŭ validas por homoj, kiuj amase kreas preskaŭ malplenajn ĝermojn kun malbona teksto kaj do agas kvazaŭ kiel roboto.
  • Robotoj sekvu homojn, ne inverse. Programoj ktp. povas helpi al redaktantoj per aŭtomata kreado de kodo. Ekzemplo el la germanlingva Vikipedio estas skripto por informskatoloj por bandoj. Alia tre utila programo estas aŭtomata prijuĝilo, kiu atentigas pri fuŝetoj, malbona lingvaĵo kaj aliaj evitindaj elementoj en artikolo. Ĝi funkcias ankaŭ en la anglalingva Vikipedio. La grava diferenco al robotoj estas, ke la kodo kreita ne estas aŭtomate metita en la Vikipedion. La uzanto mem aktive laboras, la diversaj helpiloj nur subtenas lin.
  • Robotoj estas stultaj. Kutima opinio estas, ke aŭtomata kreado de ligoj al artikoloj en aliaj Vikipedio ne malhelpas. Tamen robotoj erare kreas tiajn ligojn, kiam ekzistas pluraj artikoloj kun tre similaj nomoj pri diversaj temoj. Intertempe legeblas listoj pri ligo-konfliktoj (germanlingvaj) kaj ligo-konfliktoj (anglalingvaj). Kiu kreas artikolon, tiu nepre mem kreu la ligojn al aliaj Vikipedioj. Kiu prilaboras artikolon, tiu nepre kontrolu la ligojn al aliaj Vikipedioj.

vidu ankaŭ redakti

Multaj artikoloj enhavas sube iun indikon vidu ankaŭ kun listo da artikoloj, kiuj iel rilatas al la artikolo-temo. En la germanlingva Vikipedio ekzistas la uzanto Vidu-ankaŭ-foriganto, kiu forigas tiujn indikojn el artikoloj. Li mencias kelkajn argumentojn por tio, ke tiu parto preskaŭ ĉiam estas superflua aŭ malbonstila en artikolo. Ofte la homoj simple tro pigras por bone mencii "vidu ankaŭ"-listopunktojn en la artikolo mem.