Uzanto:Luis Elíver/Kvantodifinaj adjektivpronomoj
Kvantodifinaj adjektivpronomoj estas klasitaj pronomoj, kiuj en pli-malpli difina maniero esprimas la kvanton.
Klasigo
redaktiEn Esperanto, kvantodifinaj adjektivpronomoj estas pronomoj klasitaj apud la kolektiv- kaj sumig-pronomoj kiel ĉiu kaj ambaŭ; ili estas: alia, kelkaj, malmultaj, multaj, pluraj. Tiuj vortoj estas pronomigitaj adjektivoj, kaj sekve deklinaciiĝas kiel adjektivoj.[1]
Uzo
redaktiUzataj kiel kvazaŭnomoj, ili montras nur homojn:
Iuj parolas, aliaj silentas. Kelkaj supozas, ke... La verko de Chaptal, kiu instruas al multaj la misterojn de la franca lingvo (L.L. Zamenhof); Malmultaj opinias tiamaniere. Pluraj furioze demandis.
Kiel reprezentantoj, ili povas indiferente montri homojn, bestojn, aĵojn:
Inter tiuj juveloj, malmultaj estas el arĝento, kelkaj el onikso kaj pluraj el oro.
Oni rimarkos, ke, krom alia, la ceteraj pronomoj estas, pro sia signifo, nur plurale uzataj.
Almeto de la finaĵo -u
redaktiRilate tiun uzon, Plena Analiza Gramatiko (PAG) klarigas jene.
|
Tiel nun, pli-malpli ofte, uzadas la deklinacio (genitivo nur pri personoj):
Nombroj Singularo Singularo Pluralo Formoj Komuna Neŭtra Nominativo aliu alio aliuj Akuzativo aliun alion aliujn Genitivo alies — alies Prepozitivo je aliu je alio je aliuj
Ekzemploj:
Iuj alvenis, aliuj foriris. (PAG) Ies gajno, alies perdo. (Harold Bolingbroke Mudie, 1906) Tio kaj alio (L.L. Zamenhof) Eble tiu priskribo povas esti interesa ankaŭ por aliuj.[2] (Boris Kolker)
Kaj aldonas la PAG:
|
- Notoj
- ↑ vd. Plena Analiza Gramatiko, 1980, § 67
- ↑ Esperanto новости