Mi naskiĝis en 1960 en Tehrano, studis en Amir-Kabir Universitato, estas polimera inĝenierino kaj laboris/as kiel manaĝero/konsultantino en diversaj entreprenoj ĉefe polimeraj. Mi lernis E-on antaŭ 20 jaroj kaj nuntempe estas ano de SabzAndiŝan Organizaĵo. Dum pasintaj jaroj mi havis kelkajn korespond-lernantojn kaj samtempe kunlaboras kun AVE.