Uzanto:Nubuke TG/provejo

Afrika filmo en Esperanto


Dankon Kwibe: Filmo pri aspektoj de afrikaj moroj. Miriadanoj Filmo, Burundo, aprile 2021. 30-minuta HD-filmo. [Senpage spekteblas, per: https://www.youtube.com/watch?v=hX097I5C__k]


La heredaĵo estas nova filmo realigita de la kongano Dankon Kwibe en du partoj. La unua parto estas anoncita al la e-ista publiko la 20-an de aprilo 2021. Estas filmo, kiu montras konkretajn problemojn, kiel edziĝo kun la vidvino de la frato, postuloj de la socio rigarde al viroj kaj ‘’favoroj’’ al virinoj. Mallonge, la filmo prezentas enrigardon pri kelkaj tradiciaj praktikoj, kiuj bremsas aŭ malkuraĝigas homojn en la procezo de virina emancipiĝo en Afriko.


Kwibe, la ĉefa rolulo, post la morto de la frato edziĝis kun ties edzino laŭ lokaj tradiciaj kutimoj kaj tiel heredis la bonhavaĵojn de la mortinto. La juna paro dediĉis sin al trankvila familia vivo sufiĉe plena de reciproka amo. Ĉiutage la edzino dommastrumas, prizorgas la infanojn kaj preparas la revenon de la edzo, kiu iras labori, ĝis iam ĉio ŝanĝiĝis: la edzo decidis havi duan edzinon…


Temas pri interesa, pensiga filmo realigita en afrika etoso kun subtekstoj en la angla lingvo. Malgraŭ malbona prononcmaniero dekelkaj aktoroj, ŝokaj paroloj kaj agoj ĉe la filmfino – kio donas impreson pri manko de respekto al virino – la kinaĵo estas vere spektinda, tiom pli ke, la rezulto teknike estas imprese bonkvalita kaj la roluloj tre elturniĝemaj kun limigitaj rimedoj.


Kwibe kaj liaj kolegoj meritas kuraĝigon per ŝato pri ilia filmo kaj krom tio, ankaŭ subtenon precipe por povi en mallonga periodo realigi en bonaj kondiĉoj la duan parton de sia projekto.