Vikipedia_diskuto:Administrantoj#Avertaj Ŝablonoj

Regule revenantaj frazoj redakti

  • Antaŭrigardu: Saluton PaulP/admin, mi sugestas al vi post korektoj aŭ aldonoj unue alklaki la butonon "Antaŭrigardi", kaj nur post kiam vi konstatis, ke ĉio estas en ordo, alklaki la butonon "Konservi ŝanĝojn". Tiel vi evitas, ke pluraj versioj estas kreitaj unu apud la alia. Dankon!
  • Biografioj: Saluton PaulP/admin, kaj dankon pro via kunlaboro! Viaj kontribuoj estas bonaj kaj bonvenaj, sed ili bezonas ankoraŭ iom da polurado, por ke ili estu laŭ la normoj de Vikipedio. Mi konsilas al vi unue legi Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj.
  • Propra biografio: Saluton PaulP/admin, vian propran biografion vi povas meti en Vikipediisto:PaulP/admin, sed ne en la enciklopedio mem (krom se oni povus aldoni aliajn faktojn, krom via membreco en difinita grupo. Aliaj "enciklopediaj aferoj" estus ekzemple libroj, kiujn vi verkis; asocioj, kiujn vi prezidas, gravaj funkcioj en la ne-esperantista vivo, ktp.
  • Duoblaj kategorioj: Saluton PaulP/admin, dankon pro la aldonado de kategorioj al artikoloj. Bv. tamen atenti, ke ni ne enkategoriigas artikolojn samtempe en difinita kategorio kaj en ties subkategorio, ekzemple ne en "Francaj verkistoj" kaj ankoraŭfoje en "Verkistoj".