Gaudeamus igitur ("Do ni ĝoju") aŭ De Brevitate Vitae ("Pri la mallongeco de la vivo") estas latina studentkanto.

Teksto kai traduko

redakti

Teksto laŭ C. W. Kindleben 1781 montriĝas ĉi sube kun laŭlitera traduko en Esperanto. La vorto antiburschius ("kontraŭ-studento") ne estas aŭtente Latina, sed inventita laŭ la Germana vorto BurschBursche, tio estas "junulo" aŭ "studento".

Kantante, oni ripetas la du unuaj versoj de ĉiu strofo, exzemple:

Gaudeamus igitur
Juvenes dum sumus.
Gaudeamus igitur
Juvenes dum sumus.
Post jucundam juventutem
Post molestam senectutem
Nos habebit humus.
Latino Esperanto
Gaudeamus igitur

Juvenes dum sumus.
Post jucundam juventutem
Post molestam senectutem
Nos habebit humus.

Ni ĝoju do

Dum ni estas junoj.
Post agrabla juneco
Post ĝenanta maljuneco
Nin havos la tero.

Ubi sunt qui ante nos

In mundo fuere?
Vadite ad superos
Transite in inferos
Hos si vis videre.

Kie estas tiuj

Kiuj estis antaŭ ni en la mondo?
Iru al la ĉielo
Transpasu al la infero
Se tiujn vi volas vidi.

Vita nostra brevis est

Brevi finietur.
Venit mors velociter
Rapit nos atrociter
Nemini parcetur.

Nia vivo mallonga estas

Mallonge finiĝos.
Venas la morto rapide
Kaptas nin kruele.
Neniu indulgiĝas.

Vivat academia!

Vivant professores!
Vivat membrum quodlibet
Vivant membra quaelibet
Semper sint in flore.

Vivu la akademio!

Vivu la profesoroj!
Vivu ĉiu ano!
Vivu ĉiuj anoj!
Ĉiam florus ili!

Vivant omnes virgines

Faciles, formosae.
Vivant et mulieres
Tenerae amabiles
Bonae laboriosae.

Vivu ĉiuj virgulinoj

Facilaj kaj belaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amemaj kaj amindaj
Bonaj kaj laboremaj.

Vivant et res publica

et qui illam regit.
Vivat nostra civitas,
Maecenatum caritas
Quae nos hic protegit.

Vivu ankaŭ la ŝtato

Kaj tiu kiu ĝin regas!
Vivu nia civito,
Kaj la bonfarado de patronoj
kiu nin ĉi tie protektas!

Pereat tristitia,

Pereant osores.
Pereat diabolus,
Quivis antiburschius
Atque irrisores.

Pereu la malĝoja!

Pereu la malamantoj!
Pereu la diablo,
Ĉiu kontraŭ-studento,
Kaj la mokridantoj!

Zemenhofa traduko

redakti

L. L. Zamenhof verkis ĉi tiun verstradukon:

Ĝoju, ĝoju, ni kolegoj
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco
Sole tero restas.

Vivo estas tre mallonga,
kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos
Kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate.

Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj laboremaj.

Mortu, mortu, malgajeco,
mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto,
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro.