Uzanto:Sok Na Men Sui Lui/La Purigisto

Klarigo: ĉi tiu pseŭdo-artikolo celas montri ironie mian opinion pri la emo krei artikolon pri io ajn rilate al Esperantio, ŝajne sen zorgo pri ĝia graveco. Ne timu — mi ne intencas krei ĉi tiun artikolon ekster mia persona spaco!



La Purigisto estas la homo, kiu purigas la kunvenejon de la Esperanto-klubeto de la Francia urbeto Kelku (france: Quelqu'où). Ĉiumonate la tri kelkuaj geesperantistoj kunvenas en kafejo en la ĉefstrato, kaj ili ĉiufoje trovas la tablon kaj la seĝojn tre puraj. Oni neniam vidas la purigiston, sed li/ŝi per tiu laboro faras imponan laboron por la loka movado, kvankam li/ŝi verŝajne ne estas esperantisto.

Nomo redakti

Ĉar la klubetanoj ne scias ties veran nomon, ili kutimas paroli pri le nettoyeur, krokodilaĵo kiu signifas esperante simple la purigisto, do "La Purigisto" estas lia/ŝia oficiala nomo en Esperantio. Sed se foje la klubetanoj multe malpurigas la tablon (ekzemple per kaftaso renversita), ili maloficiale nomas la purigiston Héraclès, honore al la greka legenda heroo Heraklo kiu devis purigi la ĉevalejojn de Aŭgio.

Ekzistas ankaŭ kutimo paroli pri la nettoyeuse ("la purigistino"), supozante ke La Purigisto estas ina.

Aktivado ĉe naciaj kaj universalaj kongresoj redakti

Ĉe esperantaj kongresoj, oni ankaŭ dungas purigistojn; sed estas malcerte, ĉu inter ili laboras La Purigisto.