Uzanto:TheDarkEnigma2/Incela Vikio/Incelo

Incelonevol-seksabstinulo estas iu, kiu ne povas atingi seksan aŭ romantikan rilaton kun alia homo, malgraŭ dezirante ĝin kaj sia penado por atingi ĝin. La inceleco estas la kondiĉo de esti incelo, ankaŭ konata kiel nevola seksabstinado. (adjektive nevole seksabstinanta)

La termino "incelo" estas precipe aplikata al plenkreskulaj aliseksemaj viroj, tamen estas disputata, se la vorto povas esti aplikata al virinoj aŭ samseksemuloj.

Etimologio kaj historio de la incela komunumo redakti

La vorto "incelo" venas de la angla vorto incel, kiu estas angla mallongigo de involuntary celibate.[1]

Estis homoj, kiuj povus esti nomataj inceloj, en la pasinteco antaŭ la kutima uzo de la termino. Ankaŭ terminoj kiel "nevola seksabstinado" estis uzata por longa tempo, ekzemple en la anglalingva libro Blueprint for a Higher Civilization, kiu estis eldonita en 1975. Sed la unua incela komunumo en la interreto estis kreita en 1997 de Alana.[2] Ŝi ankaŭ uzis la anglan terminon "incel" por nomi tiajn homojn.[3] Similaj forumoj por homoj, kiuj trovis ĝin malfacile atingi amrilatojn, ekzistis ĉirkaŭ aŭ antaŭ la kreado de la retejo de Alana, sed ili ne uzis la vorton "incelo".

Dum la 21-a jarcento, multaj interretaj incelaj forumoj estiĝis. La plej granda en ĝia frua historio estis love-shy.com kreita en 2003.[4] Alia granda forumo, kiu ekzistis samtempe estis IncelSupport kreita en 2004 (unue kiel Incelsite.com).[5] La ĉefa diferenco inter la du forumoj estis, ke la antaŭa havis uzantaron, kiu estis ĉefe vira, kaj tenis pli mizoginajn sintenojn, kontraŭe al la posta, kiu akceptis ambaŭ virajn kaj inajn uzantojn kaj estis pli feminisma. La posta forumo finfine apartigis ĉirkaŭ 2008 inter du partioj: tiuj, kiuj kredas, ke inceleco estas pro genetikaj kialoj, starigis forumon nomita Involuntary Celibacy Acceptance and Management; tiuj, kiuj oponis la antaŭa kreis novan forumon ankaŭ konatan kiel IncelSupport, sed sub nova domajno.[6][7] Aliaj forumoj ekzistis tiam, ekzemple /r9k/ en 4ĉano kaj Wizardchan, sed la plejparto de ili ne plu estas aktivaj.

Multaj incelaj kaj rilantaj forumoj stariĝis en Redito, la plej granda reditero estis r/incels. Ĝi fariĝis aktiva en la mezo de 2016, post la kvaranteno de r/Truecels. La reditero estis konata havi mizoginajn afiŝojn kulpigante virinojn por ilia situacio kaj aprobante kontraŭvirinan perforton kaj stupron. Redito komenci kvarantenigi aŭ forbari rediterojn, kiuj estis polemikiga aŭ aprobis malamikecon, kaj r/incels estis forbarita je la 7-a de novembro de 2017. Aliaj grandaj incelaj rediteroj, kiel r/braincels kaj r/IncelsWithoutHate ankaŭ estas forbaritaj.

Post la forbaro de r/Incels, multaj uzintoj migris al aliaj forumoj aŭ kreis novajn, inkluzive de novaj rediteroj, kiuj sekve ankaŭ iĝis forbaritaj, kaj ankaŭ ekster Redito. Unu el ili, Incels.is, fariĝis la plej granda forumo en la incela komunumo. La enhavo kaj etoso de tiu formo kaj sia elstariĝintaj forumoj estas la sama kiel r/Incels.

Kaŭzoj de inceleco redakti

Oni povas esti incelo pere de:

  • Malbeleco: Onia aspekto kaj fizikaj trajtoj. (ankaŭ vidu Aspektismo)
  • Malalteco: Virinoj preferas virojn, kiuj estas pli altaj ol ili, kaj virinoj ofte rifuzas virojn, kiuj estas pli malaltaj. (ankaŭ vidu Altecismo)
  • Mensaj perturboj: Socia anksio, aŭtismo kaj aliaj perturboj povas malfaciligi onin atingi rilatojn kun aliaj homoj.
  • Malkapableco: Malkapabloj ofte malhelpas seksan funkciadon.

Uzo de la termino redakti

La inceleco mem ne estas ideologio aŭ movado, sed ĝi estas stato de estado. Multaj homoj konfuzas la stato de inceleco kun la sekvado de la nigra pilolo, kiu estas la kredo, ke fizikaj trajtoj determinitaj de oniaj genoj influas sian sukceson en la rendevuado. Multaj ankaŭ kredas, ke incelo ĉiam malamas virinojn aŭ volas fari perforton.

Ne ĉiuj inceloj kredas je la nigra pilolo, kaj ne ĉiuj, kiuj kredas je la nigra pilolo estas inceloj. Ankaŭ estas multaj inceloj, kiuj ne identigas sin kiel inceloj aŭ apartenas al la incela komunumo. Multe da ili ankoraŭ estas blupilolitaj

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. https://dictionary.cambridge.org/us/dictionary/english/incel
  2. https://www.lovenotanger.org/my-history-with-involuntary-celibacy/
  3. https://www.lovenotanger.org/the-word-incel/
  4. https://web.archive.org/web/20030905213953/http://www.love-shy.com/
  5. https://web.archive.org/web/20040220054403/http://www.incelsite.com/
  6. https://lostmediawiki.com/The_Incel_Project_(partially_found_documentary_series;_2008-2012)#Background_and_Contents
  7. https://web.archive.org/web/20131106044927/http://incel.myonlineplace.org/forum/