Uzoŝarĝo (ankaŭ trafikŝarĝo) estas en konstrufako malkonstanta aŭ mova efiko sur konstruelementon, kiun kaŭzas ekzemple personoj, ekipaj aferoj, stokaĵoj, maŝinoj aŭ veturiloj.

La intenseco de la uzoŝarĝo havas hazardan karakteron. Povas aperi precipe subitaj ŝanĝoj je ajna momento same kiel dum mallonga tempo ekstreme altaj valoroj. Male al la konstantaj ŝarĝoj la trafikŝarĝoj je statistika kalkulado estas konsiderataj nur tiam, se ili efikas malavantaĝaj por la farenda pruvo.