Vaporcilindro estas speciala ŝosea labormaŝino servanta al densigado de surfaco de ŝoseoj per ties laminatigado. Perkonstrue ĝi estas simila al lokomobilo. Ĝi konsistas el kuŝiga vaporkaldrono, al kiu estas alfiksita du movigataj larĝaj malantaŭaj radoj, antaŭe poste unu larĝa cilindro. Sur pinto de la kaldrono estas vapormaŝino kun girostato kaj transmisioj. Malantaŭe troviĝas plataĵo por priservo, plu poste rezervujo por akvo kaj por karbo.

Vaporcilindro kiel monumento proksime de svisa Lausanne
Vaporcilindro, kiu estas videbla en urbeto Kisbéri, Hungario, kiel allogilo ĉe firmao Magyar Kozut

En la dua duono de la 20-a jarcento la vaporcilindro estis el trafiko forŝovita fare de ŝosea cilindro kun dizela motoro kaj vibriga cilindro.

El vidpunkto de teknologio de densigado la vaporcilindro apartenas inter la tiel nomataj statikaj cilindroj, t.e. cilindroj, kiuj la subaĵon densigas sole per sia statika pezo.

Vaporcilindro en trafik-kapabla stato estas historie taksata unikaĵo - en Ĉeĥio ekzistas tipo ČKD MAMUT.