La Vedela foko aŭ Makul-leptoniĥoto, Leptonychotes weddellii, estas relative granda kaj abunda foko (familio: Phocidae) kun ĉirkaŭpolusa distribuado ĉirkaŭ Antarkto. Vedelaj fokoj havas la plej sudan distribuadon el mamuloj, kun habitato kiu etendas tiom for suden kiom ĝis McMurdo Sound (ĉe 77°S).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vedela foko
Vedela foko
Vedela foko
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Superfamilio: Fokuloj Pinnipedia
Familio: Fokedoj Phocidae
Genro: Vedela foko Leptonychotes
Gill, 1872
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Vedela foko.

Priskribo redakti

 
Vedela foko, Haveno Neko, Antarkto.
 
Vedela fokido kun griza naskomantelo, insulo Deception.

Ĝi estas la nura specio en la genro Leptonychotes, kaj la nura membro de la antarkta tribo Lobodontini kiu preferas ĉebordajn habitatojn sur fiksaj glacikampoj sur libere flosanta driva glacio. Pro sia abundo, relativa atingeblo, kaj facilo por alproksimiĝo fare de homoj, ĝi estas la plej bone studita el la fokoj el Antarkto. Ĉirkaŭkalkule 800,000 individuoj restas nuntempe. Vedelaj fokidoj lasas siajn patrinojn post kelkaj monatoj de aĝo. En tiuj monatoj, ili estas nutrataj per la varma kaj gras-riĉa lakto de la patrinoj. Ili foriras kiam ili pretas ĉasi kaj kaj estas sufiĉe grasenhavaj por survivi en akra vetero.

La Vedela foko estis malkovrita kaj nomigita en la 1820-aj jaroj dum ekspedicioj estritaj de James Weddell, brita fokoĉasado|fokoĉasista markapitano, ĉe partoj de la Suda Oceano nune konata kiel Maro de Weddell.[1] Tamen, ĝi povas troviĝi en relative uniformaj densecoj ĉirkaŭ la tuta antarkta kontinento.

Taksonomio kaj evoluo redakti

Habitato redakti

La natura habitato de la Vedela foko estas oceana kaj mara glacio ĉirkaŭ Antarkto.

Referencoj redakti

  1. Todd, B. (2002). Seals and sea lions. New Zealand: Reed Publishing Ltd.


Eksteraj ligiloj redakti