Vero-ĉeloj estas reproduktiĝanta linio de ĉeloj uzataj en ĉelkulturoj.[1] La vero-ĉellinio estis izolita de epiteliaj reno-ĉeloj prenitaj el afrika verda simio (klorocebo)[2] La vero-ĉellinio estis evoluigita en Japanio la 27-an de marto 1962, fare de Yasumura kaj Kawakita de Ĉiba universitato en Ĉiba. La origina ĉellinio estis nomita "vero" laŭ mallongigo de verda reno, ĵus pro ties esperanta signifo.

Fazo-kontrasta mikroskopa bildo de Vero-ĉeloj (sub verda lumo, 100-oble pligrandigiata)

Uzo redakti

Vero-ĉeloj estas uzataj por multaj celoj, inkluzive de:

  • ekzamenado por la toksino de Escherichia coli, kiu unue estis nomita "Vero-toksino" laŭ ĉi-tiu ĉellinio, poste "Ŝiga-simila toksino" pro ĝia simileco al tiu toksino izolita de Shigella dysenteriae
  • kiel gastigaj ĉeloj por kultivado de viruso; ekzemple, mezuri reproduktadon en la ĉeesto aŭ foresto de esplormedikamento, la testado por la ĉeesto de rabio viruso, aŭ la kresko de virusakcioj por esplorceloj
  • kiel gastigaj ĉeloj por eŭkariotaj parazitoj, speciale de la tripanosomatids

La Vero-ĉellinio estas kontinua kaj aneuploida[3]. Kontinua ĉellinio povas esti reproduktita tra multaj cikloj de dividado kaj ne iĝas maljuniĝantaj.

Referencoj redakti

  1. History and Characterization of the Vero Cell Line (eo: Historio kaj Karakterigo de la Vero-ĉellinio) -- A Report prepared by CDR Rebecca Sheets, Ph.D., USPHS CBER/OVRR/DVRPA/VVB for the Vaccines and Related Biological Products Advisory Committee Meeting to be held on May 12, 2000 OPEN SESSION www.fda.gov pdf Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Tiel antaŭe nomiĝis Cercopithecus aethiops. Tiu grupo de simioj hodiaŭ estas dividita en plurajn diversajn speciojn.
  3. Aneŭploidio estas la karakterizaĵo de havado de nenormala nombro da kromosomoj.