Malfermi la ĉefan menuon
Enirejo al la muzeo.
La veturilo Simson Supra V8.

La Veturila muzeo (germane: Fahrzeugmuseum Suhl) troviĝas ene de la kongresejo Congress Center (iam: Urbohalo de la amikeco) en Suhl, Meininger Straße nr 222.

PriskriboRedakti

La veturila muzeo estas en la monumentprotektita klubejo de la iama fabriko de la entrepreno Simson. Ĝi estas specialigita pri la veturila produktado en la urbo Suhl kun ties pli ol 100 jarojn daŭrinta historio.

Pri tio informas amplekse la daŭraj ekspozicoj Motorcikloj el la tuta mondo kaj Aŭtomobiloj el Eisenach kaj Zwickau. La elmontra surfaco estas ĉ. 1030 kvadratmetrojn granda kaj etendiĝas je du etaĝoj. Sume videblas 170 objektoj, el kiuj 15 aŭtoj, 121 motorcikloj, 21 bicikloj kaj 13 specialaj modeloj.

Krome riceveblas informoj pri la unuopaj produktojaroj de veturiloj de la markoj Simson respektive AWO kaj pri teknikaj detaloj, pri ties lakado kaj aspektaj liniigoj. Ekster tio prezentas sin liverantoj de rezervaj partoj de diversaj historiaj markoj kaj por lernantoj ekzistas subtenado, se ili intencas skribi seminarfaklaboro pri tiu produktobranĉo.

LiteraturoRedakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 159

Eksteraj ligilojRedakti