Viĵaj estas vilaĝo de la urba distrikto de Ivdel, de la Sverdlovska provinco, Rusio, en 1930-1980 loĝata ĉefe de Ivdellag-dungitoj.

Viĵaj
Setlejo
Administrado
Poŝtkodo 624576
Demografio
Loĝantaro 0  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 61° 16′ N, 60° 11′ O (mapo)61.27194444444460.190555555556Koordinatoj: 61° 16′ N, 60° 11′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Viĵaj (Rusio)
Viĵaj (Rusio)
DEC
Viĵaj
Viĵaj
Situo de Viĵaj

Map

vdr

Ĝi situas 66 kilometrojn (laŭvoje 76 kilometroj) norde de la urbo Ivdel, en la montara tajga areo, sur la dekstra bordo de la rivero Lozva, ĉe la buŝo de la dekstra alflaunto de la rivero Viĵaj.

De Viĵaj komenciĝas vojoj al popularaj turismaj lokoj. Viĵaj estis la antaŭlasta haltejo, kiun la turisma grupo de Djatlov vizitis antaŭ la fatala marŝado. Pro ĉi tio, la vilaĝo gajnis famon en dokumentaj kaj artaj verkoj.

La vilaĝo estis forte difektita dum incendio en majo 1991.

La 11-an de aŭgusto 2010, kiel rezulto de arbaraj fajroj la vilaĝo preskaŭ tute forbrulis, unu domo sur la riverbordo mirakle postvivis, same kiel monumento al la herooj de la Dua Mondmilito. Ne estis mortintoj, la loĝantaro de 26 personoj translokiĝis al Ivdel. Oficiale, la restarigo de la vilaĝo ne estas planita, eĉ iom poste, laŭ ordono de la administra distrikto, la postvivanta domo estis detruita.

Restarigo de la vilaĝo estas registare malpermesita. Malgraŭ tio, homoj revenis al la vilaĝo, domoj estis konstruitaj.