Vikipedia diskuto:Listo de oftaj misliterumoj

Tio ĉi estas interesa. Kiel oni uzu ĝin? -- Davidme

Tio ĉi estas fuŝa listeto kia devus esti en persona hejmpaĝo kaj ne en enciklopedio! Mi ne kontraŭas, ke la menciitaj vortoj ofte misliterumatas, sed tiaj aferoj hejmas en pripaĝaj diskutoj. Mi petas nun al la verkinto de tio ĉi tute forigi la artikolon, kaj anstataŭe ekverki novan artikolon "Misliterumo", entenanta konkretan difinon kaj kelkajn ekzemplojn (kaj verŝajne per tiu difino ŝli malkovrus, ke la nura "vera" misliterumo en la listo estas "renezanc-": "gŭsta" kaj aparte "miŝliterumo" estas mistajpoj, kiujn neniu sobra esperantisto fakte skribus, kaj kiuj ĉiukaze neniel estas "oftaj"; "Afganistano" kaj "eglizo" ne estas "misliterumoj" sed korekte literumitaj eraraj esperantigoj de nacilingvaj terminoj (Afghanistan, iglesia (Hispane), eliza (Eŭske))). Vikipedio ne estas vortaro, nek misvortaro, kaj cetere, nek ies ejo artikole debati siajn personajn opiniojn pri lingvouzo.

--Bab

Ne estas listo por foliumado! Estas listo por la helpofunkcio ĉe ripariloj kaj zorgiloj. --Brion VIBBER 18:32, 25. Feb 2003 (UTC)
Eble pli bonus titoli Vikipedio:Listo de korektindaj vortoj -- Davidme

Maloftaj misliterumoj:

Agfanio Eglezio


Kial "Afganistano" estas eraro? Ĝi ja estas internacia formo. -- AdamRaizen

La formo "Afganistano" neniel estas eraro. Ĝi eĉ estas formo rekomendata de la Akademio de Esperanto. Sed ĝi ne estas la formo elektita por uzo en la Vikipedio. Ĉi tie ni uzas la formon "Afganio". Ekzistas multe da eblaj variantoj de landnomoj en Esperanto. Ni elektis certajn nomojn en la Vikipedio por ke estu iom da ordo kaj kohereco. Tiuj nomoj estas la samaj, kiuj aperas en miaj paĝoj "Landoj kaj lingvoj de la mondo" (http://www.bertilow.com/lanlin/), krom ke tie estas uzataj UJ-formoj, dum en la Vikipedio estas I-formoj. Bertilow 17:32, 11. Apr 2003 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Listo de oftaj misliterumoj".