Vikipedia diskuto:Plej aktivaj vikipediistoj

Ĉu estas inter la sumaj kontribuoj enkalkulitaj ankaŭ forigoj de paĝoj faritaj de administrantoj? Tio fakte ne estas kontribuoj, sed male malkontribuoj, ĉu ne? Kerio 06:20, 23. Okt 2008 (UTC)

Forigoj fare de administrantoj estas aparte kalkulitaj (Bv kontroli per la kontilo aktivecon de iu administranto). Redaktoj al forigitaj paĝoj estas dekalkulitaj.

Pure hipoteza demando: Se iu sisteme nur forigadus la paĝojn tiel, ke li atingus per tio plej grandan nombron de "redaktoj", ĉu oni nomos lin plej aktiva redaktanto? Kerio 06:44, 23. Okt 2008 (UTC)

La statistiko nur nombras "redaktojn", kaj tute ne traktas kia estas la redakto. Cetere peti forigon de malbona materialo estas peno por plibonigi la projekton. Statistikoj ankaŭ ne estas disdonilo de laŭroj, ili nur estas malvarmaj nombroj. El ili ĉiu povas liberi konjekti kaj konkludi pri respektiva grado de aktiveco de diversaj uzantoj. Arno Lagrange @ 07:29, 23. Okt 2008 (UTC)
Dankon , Arno, por viaj respondoj. Mi ne vidas en la nombroj ian laŭron de kontilo. Mi nur imagis, se iu dirus ekz.: Mi kontribuis al vi per tio, ke mi forprenis al vi ion. Por forprenitoj tio estus nenia kontribuo.
Aliflanke apartenas al vi, Arno, dankon por elserĉado de multaj informoj en kontiloj kaj enmeto ilin en ĉi paĝon. Kerio 08:13, 23. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Plej aktivaj vikipediistoj".