Vikipedia diskuto:Reguloj por nomŝanĝoj

La reguloj ŝajnas grandparte taŭga, sed ili koncernas nur unu tre specialan okazon de nomŝanĝo, nome la transprenon (kial "uzurpon"?) de jam ekzistanta nomo. Tion eble esprimu la titolo ("Reguloj por transpreni uzulan nomon" aŭ similaĵo). Se la paĝo koncernu ĉian ajn nomŝanĝon, la transpreno/uzurpo ricevu klare apartigitan subsekcion aŭ ĉapitron.

Unu frazon mi ne komprenas:

  • "La ŝanĝo de la nomo devas esti farita nur tiel, ke la kromaj simboloj en la nova nomo ne enhavu iun kroman sencon"

Ĉu iu povus doni klarigon kaj eble ekzemplon? Ĉu tio signifas, ke ekzemple eblas ŝanĝi "Zamenhof" al "Zamenhofo", sed ne al "Atlantiko"? Ĉu la celo estas malfaciligi forkuron de onia pasinteco?

Umbert' 20:21, 23. Feb 2010 (UTC)

Jes, vi certe pravas, oni devas substreki la nomŝanĝon okaze de ekzistantaj uzantoj. "Uzurpi" estas la angla kaj rusa fakvortoj por tiu nomŝanĝo, sed "transpreno de la uzul-nomo" sonas pli taŭge kaj neŭtrale.
La frazo celas jenon: oni ne aldonu kroman sencon al la nomo, se ekzemple la nomo estis "Ora", ŝanĝo al "Vora" tute ŝanĝas la sencon kaj la ideon de la origina nomo (eĉ se "V" estas nur la romana kvino!).
Ĉu vi pensas, ke intertempe tempas por balotoj? Alaŭdo ۩ 12:46, 4. Mar 2010 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Reguloj por nomŝanĝoj".