Vikipedia diskuto:Vikipediistoj

Aldonu novan mesaĝon ...


!!! http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_press_releases/One_million_Wikipedia_articles_%28int%27l%29 !!!  %-)


Pri la titolo redakti

Kion vi ĉiuj pensas pri ŝanĝi la titolon al Vikipedistoj anstataŭ Vikipediistoj?

--Chuck SMITH

La radiko estas vikipedi-, ne vikiped-, do vikipedi-isto-j estas korekta.

--Stefano KALB

Laŭ la listo de vikipediistoj ni estas 50 pli malpli, sed nur kunlaboras 10-15 regule (vidu lastaj ŝanĝoj), ĉu mankas al ni propagandon? Novaĵo: mi vizitis la paĝon de http://www.caffeeuropa.it kaj ĝi havas artikolon pri la vikipedio. (02-okt-2002), eble ni povas diskonigi la vikipedion en multaj kulturaj aŭ literaturaj paĝoj.Fabio Alonso Ruiz Ortega
Jes tio estas grava problemo, mi provas konviki ĉiujn miajn E-istaj amikojn kunlabori, sed ĝis nun senrezulte! (Eliott)

Certe ni povas fari multon por diskonigi la Vikipedion. (Komparu: Kiel Disvastigi la Vikipedion, eble vi havas pliajn ideojn?). La germana Vikipedio de unu tago al alia ege forte kreskis, post kiam unu el la vikipediistoj publikigis artikolon en Berlina gazeto. Fakte ne ĉiuj varbagadoj portas kreskon de la membraro, ŝajne gravas varbi ĝustatempe kaj ĝustaloke... Do, ni provu daŭrigi nian agadon.
Dankon pro la ligo al la itala retpaĝo, mi bone komprenas la italan kaj do tuj rigardos la artikolon. Amike, Unukorno.


Iom kaosa estas ke la listo de vikipediistoj kaj de uzuloj ne kongruas. Malhelpas scii kiu estas redaktinto de artikolo kaj havi rektan dialogon kun tiu. Nu mi iom komparis ambaŭ listojn kaj kiam trovis ke tiu vikipediisto estas jena uzulo, tiam mi ligis. Do enskribiĝis ĝis nun (05/03/2003) en la esperanta-vikio 84 vikipediistoj kiuj lasis iom da informoj pri si. Restas ĉ. 40 uzuloj kun pseŭdonimo pri kiuj ne eblas rekte scii kiuj ili vere estas. Arno

Jes, ĉi tiu listo vere bezonas laboron! Laŭ mi, estus bone se ĉiu nomo povus esti en la formato de Reala NOMO Se ĉiuj povus korekti sian propran subskribon, tio vere bonus, ĉar estas vere malfacile laboro por nur unu persono fari... eĉ iu kiu havas bonegan superrigardon de la uzantoj, nome mi. --Chuck SMITH
  • leginte la plenigitajn vivrakontojn ekŝajnas, ke multe el la vikipediistoj lernis E-on de nelonge, tio estas eble bona signo! kaj estas ĝojiga kaj pravigo de E-o vidi kelkajn verki en Vikipedio nur unu jaron post komencinte Esperanton! Estus interese haviĝi statistikon pri de kiom da jaroj la vikipediistoj eklernis E-on; Sed por tio unue necesus, ke ĉiuj , aŭ preskaŭ ĉiuj informus pri tio. rilate mi estas 1999, do kvar jaroj. --Eliott
    • Vi eble interesiĝus konstati ke mi eklernis Esperanton en februaro 2001 kaj fondis la esperantan fakon de la Vikipedion jam en novembro 2001! --Chuck SMITH


en la franclingva vikipedio estas paĝoj de vikipediistoj laŭ temoj, laŭ devenoj, laŭ enveno en la vikipedio (kiel vi ekkonis la vikipedion ? ). Ni povas krei tiajn paĝojn Vikipedio:Vikipediistoj laŭ temoj, Vikipedio:Vikipediistoj  : esperantiĝo. Arno Lagrange 07:23, 8. Dec 2003 (UTC)


Mi faris statistikon, el la enmetitaj informoj en la sinprezentoj, Jen la rezultoj pri kiam la vikipediistoj eklernis e-on:

  • Totalo de la datumoj: 39
  • DENASKA :1
  • antaŭ 1980 : 7
  • inter 1980 kaj 1990 : 7
  • inter 1991 kaj 2000 : 15
  • En 2001, 2002 eĉ 2003 ! : 10 !!!

Oni vidas la fortan kreskadon depost 1990, kaj precipe depost 2001.

Plej el la novuloj malkovris E-on en Interreto, kaj memlernis.

Novuloj redakti

  • Saluton ĉiuj, mi alvenis hazade al Vikipedio (unue la anglan kaj poste aliajn) kaj dankas al ĉiuj pro la jam ricevita helpo. Mi povas imagi, ke ne ĉiuj novuloj kuraĝas ĝeni, enmiksiĝi aŭ scipovas tuj orientiĝi, kiel ili ŝatus.
  • Irante al la diverslingvaj Vikipedioj mi tamen povis trovi jam tre utilajn informojn pri miaj demandoj. Tamen restas amaso da, por kiuj mi ĝis nun ne havas respondon ankaŭ ĉar mankis la tempo skribi ilin kaj mi ne sciis, kiu persono spertas pri kio, ĉu la demandoj estas tro teknikaj aŭ komplikaj, ĉar ili ne rilatas nur al e-a Vikipedio.
  • Profesie mia tasko estis trovi teknikajn erarojn, solvojn. Mi trejnis uzantojn de niaj produktoj kaj povas imagi, ke "ĉicerona servo" povus faciligi al novuloj ekkomenci.
  • La dokumentaro pri Vikipedio estas ampleksa. Oni nek povas dekomence legi ĉion nek sekvi ĉiujn (ankaŭ la ankoraŭ ne trovitajn) konsilojn kaj regulojn. Ne estas bona stilo enmeti en artikolon {{forigagu}} jam la unuan tagon, precipe se tio estas farata anonime.
  • Kion vi pensas kaj pri loko por novalvenintoj kaj pri priskribo rilate kio kompetentas pri kio?
  • Verŝajne estas ankaŭ aliaj temoj, kiuj rilatas al novuloj. Tamen oni povus spertiĝi se oni atente alrigardas la stilon de la diversaj paĝoj kaj ekscii ekzemple pri la uzon de la streketo, por krei subspacon ktp. Mi ne volas priskribi nun (ĉi tie) teknikojn, kiuj fuŝus aŭ malutilus al Vikipedio.
  • Demandoj povas esti rilate al la ĝusta loko por arikolo aŭ verkado, ĉu ĝi riĉigus la enciklopedion, aŭ la vortaron, aŭ ĉu meta aŭ source ktp estus la plej rekomendinda loko. Tiujn aferoj novulaj malfacile povas pritaksi dekomence.
  • La kunligo de artikoloj, kategorioj inter diverslingvaj vikipedioj ankaŭ povas enhavi kaptilojn. Mi pensas pri ligoj al {{precizigo}}, ligoj inter kategorioj kaj neambiguaj ŝlosilvortoj(?), la diferencojn rilate la uzataj versioj en la Vikipedioj (kaj tiurilate al kroma ((malsama)) uzo de sintakso kaj /aŭ de la efiko de la kroma ((malsama)) uzo).
  • Sed oni devas disdivigi tiujn ideojn kaj iam ankaŭ devus esti la tempo por ĉesi. Ĝis la! Saluton el Munkeno" Gangleri 00:29, 29. Sep 2004 (UTC)

MSN kaj Yahoo mesaĝiloj? redakti

Saluton denove! Fakte mi antaŭe eniris por demandi, ĉu oni listigu ankaŭ la ekrannomojn por MSN kaj Yahoo mesaĝiloj.

Ĉe MSN: redakti

  1. Gangleri lenauschule

Ĉe Yahoo: redakti

  1. Gangleri lenauschule

Vikipedio:Babel redakti

Mi ĵus kreis kelkajn "babel"-ajn katerogioj kaj ŝablonoj por nia vikipedio. Kiel fari por ke la vikipediistoj vidu ilin kaj povu uzi ilin?

Vikipedio:Babel
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
eo
2
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per meza nivelo de Esperanto.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Corinne Daudier 17:09, 1. Jun 2005 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Vikipediistoj".