Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Narvalo

Razilklingo poste alinomita Narvalo redakti

Mi deziras kandidatiĝi por la administranteco, por plibonigi la kvaliton de nia Vikipedio.

Mi ĉefe kontribuas en la esperantlingva Vikipedio sub IP-adreso 62.68.169.218 (laboreja) kaj iu 145.XXx (hejma), ĉar ensalutinte mi ne povas redakti la paĝojn. Mi plurfoje tradukis el la germana, angla vikipedio (fero, lakto, sukero, aŭtomobilo, Tanko T-34. Mi lanĉis la paĝojn Someraj Olimpikoj 2004 kaj multajn aliajn. Mi kontrolas, verkas ĉiu-labortage en la Vikipedio, semajnfine mi ofte forestas.

Mi petas viajn apogojn por mia kandidatiĝo!

Amike antaŭdankas Razilklingo 09:59, 6. Sep 2004 (UTC)

Por:
Unukorno 16:50, 6. Sep 2004 (UTC)
Arno Lagrange  22:01, 27. Sep 2004 (UTC) . Razilklingo de multaj monatoj estas aktiva kaj zorgema vikipediisto. Ni bezonas tian atenton por progresigi la vikipedion.
Kontraŭ:
Ekzamenanta:

Ĉar du semajnoj pasis de post kiam Razilklingo oficiale kandidatiĝis, ĉar neniu kontraŭas kaj la nuraj esprimitaj opinioj estas por, li do ricevas la administrantajn rajtojn hodiaŭ. Arno Lagrange  08:41, 28. Sep 2004 (UTC)

Dankon por ĉiuj, kiuj penis por voĉdoni. Razilklingo 08:49, 28. Sep 2004 (UTC)